Cumbres de San Bartolomé

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi.Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi

Cumbres de San Bartolomé
Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Andaluzio
Provinco Onubo
Urbestro Rafael Gómez Sánchez
Retpaĝaro []
Demografio
Loĝantaro 463  (2009)
Geografio
Areo 145
v  d  r
Information icon.svg
Loko de la municipa teritorio de Cumbres de San Bartolomé en sia provinco
Loko de la provinco de Onubo en Hispanio

Cumbres de San Bartolomé (Montopintoj de Sankta Bartolomeo) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Onubo, regiono de Andaluzio. Estas tri najbaraj vilaĝoj en la montara nordo de la provinco kun simila nomo komenca per “Cumbres” kio signifas “Montopintoj”, nome Cumbres de Enmedio, Cumbres de San Bartolomé kaj Cumbres Mayores.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝantoj nomiĝas cumbreños. La censita populacio en 2009 estis de 463 loĝantoj kaj la denseco estas de 3,4 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Cumbres de San Bartolomé estas situa en la okcidenta parto de Andaluzio en la komarkodistrikto Sierra de Aracena en la okcidenta parto de Sierra Morena kaj nordo de la provinco de Onubo lime kun la sudo de la Provinco de Badajoz, je altitudo de 586 m; je 145 km el Onubo, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 145 km². La geografiaj koordinatoj estas 38º 04' N, 6º 44' Ok.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado.

Historio[redakti | redakti fonton]

La deveno de tiu loko estís en malapero de la antikva urbo Concordia Julia Nertobriga romia sed de kelta deveno. El ties senloĝigo eliris la aktualaj Cumbres de Enmedio, Cumbres de San Bartolomé kaj Cumbres Mayores.

Esti landlima vilaĝo determinis sian historion. Meze de la 13a jarcento ĝi estis konkerita al islamanoj kaj enmetita en la kristana Regno de Sevilo.

En la 13a jarcento oni konstruis la porkanonan muregon de tiu municipo kiu ekformis partoj de ĉeno fortikaĵoj, kiu okupis la nordan landlimon de la regno, ĉar okazis disputoj ĉar ne estis bone markitaj la portugalajn kaj kastilian teritoriojn laŭlonge de la maldekstra bordo de la rivero Guadiana. Tiun defendon iniciatis la reĝo de Kastilio Alfonso la 10-a kaj pluata de lia filo Sanĉo la 4-a.

Post la subskribo en 1479 de la traktato de Alcaçobas oni finis la malamikecon kaj la fortikaĵo de Torres estis donita al la Ordeno de Santiago por administro kaj defendo.

En 1594 Cumbres de San Bartholome formis parton de la Regno de Sevilo en la Sierra de Arroche kaj havis 377 impostopagantajn anojn.[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Libro de los Millones: Censo de populacio de la provincoj kaj jurisdikcioj de la Regno de Kastilio en la 16a jarcento

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]