Jabugo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jabugo
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Ŝtato  Hispanio
Aŭtonoma Komunumo  Andaluzio
Provinco Provinco Onubo (Huelva)
Poŝtkodo 21290
Retpaĝaro www.jabugo.es
Politiko
Urbestro José Luis Ramos Rodriguez (PSOE)
Demografio
Loĝantaro 2 396  (2009)
Loĝdenso 88 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 37° 55′ N, 6° 44′ U (mapo)37.9167323-6.7285322Koordinatoj: 37° 55′ N, 6° 44′ U (mapo) [+]
Alto 658 m [+]
Areo 25 km² (2 500 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Jabugo (Andaluzio)
Jabugo (Andaluzio)
DEC
Jabugo
Jabugo
Situo de Jabugo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Jabugo [+]
vdr
Loko de la provinco de Onubo en Hispanio

Jabugo [ĥabUgo] estas municipo de Hispanio, en la provinco Onubo, regiono Andaluzio.

La municipo de Jabugo estas kunformata de diversaj domaroj nome la kerno de Jabugo (centro de la municipo), El Repilado (kvartalo kie troviĝas la fervoja stacidomo), Los Romeros (plej grava domaro) kaj El Quejigo (pli malgranda domaro kun multaj neloĝataj domoj, sed grava ĉar estas setlejo de nombraj artistoj).

Jabugo estas internacie konata danke al sia ŝinko produktita en la loko, kiu estas ege konata pro devena nomigo «Jamón de Jabugo» neoficiale akceptata de la ŝtataj instancoj.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝantoj nomiĝas Jabugueños. La censita populacio en 2009 estis 2 396 loĝantoj kaj la denseco estas 95,84 loĝ./km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Jabugo estas situa en la okcidenta parto de Andaluzio en la komarkodistrikto Sierra de Aracena en la okcidenta parto de Sierra Morena kaj nordo de la provinco de Onubo, je altitudo de 658 m; je 112 km el Onubo, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 25 km². La geografiaj koordinatoj estas 37º 55' N, 6º 43' Ok.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado. Rura turismo, ĉefe pro gastronomio.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1594 Jabugo formis parton de la Regno de Sevilo en la Sierra de Arroche.[1]

Monumentoj[redakti | redakti fonton]

  • Tiro de Pichón, verko de Aníbal González, iama posedaĵo de la Municipo de Sevilo. nune apartenas al Jabugo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Libro de los Millones: Censo de populacio de la provincoj kaj jurisdikcioj de la Regno de Kastilio en la 16a jarcento