Hinojos
| Hinojos | |||
|---|---|---|---|
|
|
|||
| Administrado | |||
| Lando | Hispanio | ||
| Regiono | Andaluzio | ||
| Provinco | Onubo | ||
| Urbestro | Manuel Naranjo (Izquierda Unida) | ||
| Retpaĝaro | [] | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 3.926 (2010) | ||
| Loĝdenso | 12,23 loĝ./km2 | ||
| Geografio | |||
| Areo | 321 | ||
Hinojos [inOĥos] (Fenkoloj) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Onubo, regiono de Andaluzio.
Enhavo |
Loĝantoj [redakti]
La loĝantoj nomiĝas Hinojeros. La censita populacio en 2010 estis de 3.926 loĝantoj kaj la denseco estas de 12,23 loĝ/km².
Situo [redakti]
Hinojos estas situa en la okcidenta parto de Andaluzio en la komarko aŭ distrikto Graflando (Onubo) en la sudorienta parto de la provinco de Onubo, je altitudo de 90 m; je 59 km el Onubo, provinca ĉefurbo kaj je 42 km (pli proksime) el la regiona ĉefurbo, Sevilo; la ŝtata ĉefurbo Madrido estas je 570 km. La areo de ties teritorio estas de 321 km². La geografiaj koordinatoj estas 37º 56' N, 6º 37' Ok.
La plej proksimaj municipoj estas Almonte, Pilas, Chucena kaj Villamanrique de la Condesa.
Ekonomio [redakti]
Agrikulturo (olivoj por manĝo, ne por oleo) kaj brutobredado. Estas iom da industrio kun entrepreno pri purigiloj.
Krome tiu municipo posedas grandan medinaturan riĉon kun plej parto de la marmarĉo (rivermarĉo) kaj granda parto de la nacia parko de Doñana. Tie vintrumas anseroj kaj gruoj, dum printempe trapasas tiun teritorion miloj de migrantaj birdospecioj, kiaj ibisoj, ardeoj, kotoloĝantoj ktp. Proksime estas linkoj.
Multaj el la pilgrimantoj al la Pilgrimado de El Rocío devas trapasi tiujn naturajn mediterenojn.
Historio [redakti]
Notoj [redakti]
Eksteraj ligiloj [redakti]
- Hinojos en la Sistemo de Informaro Multiteritoria de Andaluzio
- Distrejo El Merendero (Los Centenales) en la municipa teritorio de Hinojos
- Hinojos Multimedia Arto
|
||||||||
