Almonaster la Real

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Almonaster la Real
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Andaluzio
Provinco Onubo
Poŝtkodo 21350
Retpaĝaro www.almonasterlareal.com
Politiko
Urbestro Manuel Ángel Barroso Trujillo (PSOE)
Demografio
Loĝantaro 1 848  (2009)
Loĝdenso 6 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 37° 52′ N, 6° 47′ U (mapo)37.8732724-6.7861298Koordinatoj: 37° 52′ N, 6° 47′ U (mapo) [+]
Alto 913 m [+]
Areo 322 km² (32 200 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Almonaster la Real (Hispanio)
Almonaster la Real (Hispanio)
DEC
Almonaster la Real
Almonaster la Real
Situo de Almonaster la Real

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Almonaster la Real [+]
vdr
Loko de la municipa teritorio de Almonaster la Real en sia provinco.
Loko de la provinco Onubo en Hispanio.
Almonaster la Real vidata el la Roko de Sankta Kristoforo.
Mihrabo de la moskeo.

Almonaster la Real (La Reĝa Monaĥejo) estas municipo de Hispanio, en la provinco Onubo, regiono Andaluzio.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La censita loĝantaro en 2009 estis de 1.848 loĝantoj distribuitaj inter la vilaĝo mem, kiu enhavas nur ĉirkaŭ 600 loĝantojn kaj dudeko da domaroj.

Situo[redakti | redakti fonton]

Almonaster la Real estas situa en la norda parto de la provinco Onubo en la komarkodistrikto Sierra de Aracena, je altitudo de 916 m; je 100 km de Onubo, provinca ĉefurbo, je 20 km de Aracena kaj je 40 km de Portugalio. La areo de ties teritorio estas de 322 km².

Almonaster troviĝas nordokcidente de la provinco Onubo kaj limas norde kun Cortegana kaj Jabugo, oriente kun Santa Ana la Real, Alájar kaj Aracena, okcidente kun Cortegana, Aroche kaj El Cerro del Andévalo kaj sude kun El Campillo, Zalamea la Real, El Cerro kaj Cortegana.

Reliefo[redakti | redakti fonton]

La reliefo estas tre kruta kaj enhavas pli grandajn altitudojn norde (situa en la sierra de Aracena), kaj estas pli ebena sude (Andévalo). La propra vilaĝo troviĝas je 613 metroj super la marnivelo, kvankam la maksimuma altaĵo de la municipa teritorio troviĝas en la Sierra de San Cristóbal, kaj estas 916 m alta.

Hidrografio[redakti | redakti fonton]

La ĉefaj riveroj kiuj trapasas la municipon estas la rivero Odiel, la rivereto Escalada, la rivereto Olivargas, rivereto Almonaster kaj la rivereto Río Caliente, krom malgrandaj rojoj kiaj la rivereto Moro, la rojo Acebuche, la rojo La Lisa...

Flaŭro[redakti | redakti fonton]

Ekzistas granda vario vegetala, pro la etendo de la komunuma areo. En la norda zono, la plej elstara elemento estas la paŝtejo, en kiu elstaras specioj kiel la verda kverko kaj la korkokverko, kaj en la zonoj de plej granda alteco, la kaŝtanarbo kaj iuj specoj de malgrandaj kverkoj. Apud la fluejoj de la riveretoj kreskas ĉerivera arbaro, formata de nigra poplo, fraksenoj, salikoj kaj alnoj. En la suda parto elstaras la grandaj arbaroj de Pinus pinaster, Pinus pinea kaj eŭkaliptoj, uzitaj por industriaj celoj. En la zonoj de monto pli malalta aperas la mediteranea arbaro; kaj, apud la urba kerno kaj al la multnombraj vilaĝoj, troviĝas la tipaj legomĝardenoj, okupante la fruktodonan ebenaĵon kaj la plej ebenajn zonojn.

Faŭno[redakti | redakti fonton]

En la tuta teritorio loĝas tipaj specioj de la mediteranea arbaro, el kiuj elstaras la rabobirdoj, kiaj la reĝa aglo, la nizaglo, la akcipitro, la falko, la gufo aŭ la arbarstrigo. Ankaŭ ekzistas multnombraj kolonioj de nigra vulturo kaj gipso; krom specioj kun ĉasvaloro kia la apro, la cervo, la kuniklo, la ruĝa perdriko, la turdoj kaj la kolomboj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La nomo de la vilaĝo devenas el la araba, المنستير al-munastir, termino de latina deveno kiu signifas "la monaĥejo".[1]

Monumentoj[redakti | redakti fonton]

Moskeo[redakti | redakti fonton]

Konstruita sur baziliko visigota de la 5-a jarcento, estas malregula konstruo farita el briko kaj ŝtono sur trapezoida bazo, kies formo probable estis determinita de la deklivo de la tereno. Estas probable ke la moskeo nur havis eniron en la unua norda sekcio de la centra navo oriente. Ties malabunda lumo ricevis de la korto, la pordo kaj tri mallarĝaj fenestretoj aŭ embrazuroj, du de ili maldekstre kaj dekstre de la mihrabo. En la salono de petego malkovriĝis dek ses tomboj sen dato. Lia arkaika karaktero povas veni ĉar ĝi estis konstruita komence de la 9-a jarcento, sed ankaŭ oni povas konsideri ĝin kiel provinceca solvo al la programo de konstruaĵoj de la epoko de la kalifoj. La hierarkio de la salono de petego ŝajnas apogi pli ĝuste la duan supozon.

Aliaj monumentoj[redakti | redakti fonton]

  • Ermitejo de Nia Sinjorino de la Koncipiĝo
  • Ermitejo de Nia Sinjorino de la Humileco kaj Pacienco
  • Ermitejo de Sankta Sebastiano
  • Ermitejo de Sanktulino Eŭlalia
  • Kastelo de Almonaster, fortikaĵo de romia origino de kiu nur konserviĝas restoj.
  • Preĝejo de Sankta Marteno: de gotika stilo mudeĥara, ĝi komencis konstruiĝi en la 14-a jarcento, kun fino en la 16-a. Ĝi konsistas de tri navoj kaj ĝi posedas la solan pordon de stilo manuelino de Hispanio, krom tiuj de Olivenza.
  • Taŭrludejo
  • Ponto de la Tri Fontoj: situa en la mezo de Gil Márquez kaj konstruita de disĉiploj de Gustave Eiffel, origine el fero kaj kovrita en 1956 per betono, ĝi savas la paŝon de la fervojo Huelva-Zafra super la Rojo La Lisa (alfluanto de la Rivereto Moro).
  • Banejo de La Pomarbo: banejo de akvoj mineral-kuracaj, situa ĉe la ŝoseo de Gil Márquez (HU-7100) kaj konstruita inter 1910 kaj 1915.
  • Fonto de la Konsilantaro de Almonanster
  • Tanejo de Almonaster
  • Romia Ponto de Almonaster
  • Palaco de Mikaelo Tenorio de Kastilio

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado. Rura turismo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. José María Calvo Baeza, Nombres de lugar españoles de origen árabe, Madrid: Darek-Nyumba, 1990.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]