Puebla de Guzmán

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi.Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi

Puebla de Guzmán
Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Andaluzio
Provinco Onubo
Urbestro Antonio Mora Beltrán (PSOE)
Retpaĝaro www.puebladeguzman.es
Demografio
Loĝantaro 3.098  (2009)
Loĝdenso 9,19 loĝ./km2
Geografio
Areo 337
Map of Puebla de Guzmán (Huelva).png
v  d  r
Information icon.svg
Loko de la provinco de Onubo en Hispanio

Puebla de Guzmán (Vilaĝo de Guzmán -el ĝermana gut man, bona viro) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Onubo, regiono de Andaluzio.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝantoj nomiĝas puebleños. La censita populacio en 2009 estis de 3.098 loĝantoj kaj la denseco estas de 9,19 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Puebla de Guzmán estas situa en la okcidenta parto de Andaluzio en la komarkodistrikto Andévalo en la plej okcidenta parto de la provinco de Onubo, lime kun Portugalio, je altitudo de 214 m; je 63 km el Onubo, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 337 km². La geografiaj koordinatoj estas 37º 36' N, 7º 15' Ok. Ĝi limas norde kun Paymogo kaj Santa Bárbara de Casa kaj okcidente kun Portugalio.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la 13a jarcento kreiĝis senjorlando kiu enhavis la lokojn de Puebla de Guzmán, Paymogo, Villanueva de las Cruces, Cabezas Rubias, Calañas, Alosno kaj El Almendro. Tamen Puebla de Guzmán tiam nomiĝis Alcaria (alquería, domareto) de Juan Pérez. En 1445, don Juan de Guzmán, grafo de Niebla, sidejo de la senjorlando, cele revivigi loĝe sian senjorlandon, donis privilegiojn al la tieaj loĝantoj unuafoje setlitaj. En 1481 aperas unuafoje dokumente la nomo de la Puebla de Guzmán, supoze ke la nomŝanĝo havis tialon en la intereso de la duko de Medina Sidonia montri ties posedrajton pere de sia familinomo. En 1481 aperas jam oficiale la nomo de Puebla de Guzmán. Kaj en 1796 la vilaĝon ricevis tian titolon el la Reĝo Karlo la 4-a de Hispanio.

Dum la 16a jarcento la teritorio suferis invadojn el Portugalio dum la sekvaj militoj por akiro de la portugala sendependiĝo. Komence de la 19a jarcento la franca armeo trapasis la teritorion por konkero de Badajoz kaj Sevilo.

Urbodomo de Puebla de Guzmán

Fine de tiu jarcento disvolviĝis minagado en la areo kaj ĉefe de mangano, kupro kaj piritoj en Herrerías, Cabezas del Pasto kaj La Mina del Toro, kaj oni kreis novajn setlejojn kiaj tiu de Minas de Herrerías, kio pliigis konsiderinde la tiaman populacion, kio haltis komence de la Hispana Enlanda Milito en 1936 kaj la sekvaj malriĉegaj jaroj.

Kurioze la 15an de decembro de 1930 la vilaĝanoj de Puebla de Guzmán, proklamis je sia konto la komencon de la Dua Hispana Respubliko, kio fakte okazis nur post kvar monatoj aprile de 1931.

Puebla de Guzmán atingis sian maksimuman populacion en 1950 kun 6.661 loĝantoj. Post tio dum la 1960-aj jaroj elmigrado senhomigis la areon pro krizo kaj en agrikulturo kaj minado kaj tiele ĉirkaŭ 2.000 personoj elmigris al la provinca ĉefurbo Onubo aŭ al Barcelono, Madrido, Bilbao, Valencio aŭ eĉ eksterlande.

Notoj[redakti | redakti fonton]