Niebla

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi.Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi

Niebla

Blazono

Administrado
Lando Hispanio
Regiono Andaluzio
Provinco Onubo
Urbestro Laura Pichardo Romero (PSOE)
Retpaĝaro www.niebla.es
Demografio
Loĝantaro 4.214  (2010)
Loĝdenso 18,73 loĝ./km2
Geografio
Areo 225
Map of Niebla (Huelva).png
v  d  r
Information icon.svg
Loko de la provinco de Onubo en Hispanio

Niebla (Nebulo) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Onubo, regiono de Andaluzio. Ĝi estas la historia ĉefurbo de la samnoma graflando, de la aktuala komarko de La Graflando kaj de la teritorio por produktado de vino nome Condado de Huelva. Disponas de grava historia monumentaro.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝantoj nomiĝas Iliplenses. La censita populacio en 2010 estis de 4.214 loĝantoj kaj la denseco estas de 18,73 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Niebla estas situa en la okcidenta parto de Andaluzio en la komarkodistrikto Graflando (Onubo) en la centra parto de la provinco de Onubo, je altitudo de 45 m; je 29 km el Onubo, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 225 km². La geografiaj koordinatoj estas 37º 21' N, 6º 40' Ok.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado, sed ĉefe industrio, male al najbaraj vilaĝoj, kun fabrikoj kaj atelieroj. Produktado de vino. Turismo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Muregoj de la urbo de Niebla.

Niebla estis ege grava ene de la regiono de Andaluzio, kun granda pezo en ties historio kaj setliĝoj de diversaj popoloj kaj kulturoj. Tiele ĝi ricevis diversajn nomojn: dum Tartezo Ilípula, dum la Romia Imperio Ilipla, ĉe visigotoj Elepla, dum la islama epoko de Al Andalus Lebla kaj post la konkero fare de la Regno de Kastilio Niebla.

Niebla konsiderebklas historia kaj kultura ĉefurbo de tiu zono, sed lastatempe perdis grandan parton de sia gravo. Ties antikvo atingas la komencojn de la Ferepoko, kaj aperis tie multaj restaĵoj de la neolitiko kaj tombejoj kiaj dolmenoj. Dum la epoko de Tartezo estis riĉa komerco ĉefe rpi metaloj. De tiu epoko estas ringo el oro, kiu reprezentas ŝajne diinon zorgantan infanon. Ankaŭ estis rialtoj kun fenicoj pro la riĉo de la ĉirkaŭaj minoj kaj pro la facila komuniko, per la rivero Tinto, tiam navigebla ĝis la propraj pordoj de la urbo.

En la epoko de la Romia Imperio pasis ĉe Niebla la ŝoseo kiu unuigis la marenfluon de la rivero Guadiana kun Italica. Pro sia ekonomia, politika kaj administra gravoj tiamaj ricevis rajton je monpregado kaj la muregoj de la epoko de Tartezo estis plifortigitaj kaj ampleksigitaj. Poste, dum la epoko de la visigotoj, estis urbo de prestiĝo kaj civila kaj milita, kaj iĝis eĉ sidejo de episkopo.

En 713 Niebla estis okupata de islamanoj kaj iĝis provinca kaj eĉ regna ĉefurbo en la epoko poste al la nuligo de la Kalifato de Kordovo (1031) kaj fine okupata de almoravidoj kaj almohadoj. Antaŭ konkero fare de kastilianoj estis regno de Ibn Mahfot, kun etendo a teritorioj de granda parto de Algarvo portugala. En 1262, post sieĝo naŭmonata, Alfonso la 10-a konkerist la urbon. En tiu sieĝo la araboj uzis unuafoje en Okcidento la pulvoron por militaj celoj pere de prakanonoj. Post la konkero la reĝo mortigigis ĉiujn virojn sendepende de aĝo, savante nur arabajn virinojn kaj la reĝon, ununura survivanto de la milito. Poste ĝi iĝis en 1369 ĉefurbo de la Graflando de Niebla de la familio de Guzmanes, kio helpis konstruadon de temploj, palacoj kaj setligo de religiaj ordenoj.

En 1508 okazis la Rabado de Niebla kiam la trupoj de la reĝo Fernando la Katolika atakis la duklandon de Medina-Sidonia. Pedro Girón, tiama urbestro rifuzis fordonon de la kastelo kaj komencis sieĝo fare de pli da 1.500 militistoj. La atako ne fariĝis finfine ĉar Pedro Girón kapitulacis, sed la rabado al Niebla estis terura, kaj oni mortigis grandan parton de la populacion.

Dum la 17a jarcento la urbo ruiniĝis kaj la Lisbona tertremo en 1755 finruinigis la urbon.

Monumentoj kaj vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Romia ponto de Niebla, super la rivero Tinto (vidu la koloron de akvo).
Preĝejo de la Granada, kiu estis iama moskeo.
  • La murego.
  • La promenejo ĉe la rivero Tinto.
  • Proksimaj dolmenoj.
  • Romiaj restaĵoj kaj romia ponto.
  • Restaĵoj de visigotoj.
  • Preĝejo de la Granada, kiu estis iama moskeo, kies elementoj konserviĝas.
  • Preĝejo de Sankta Marteno, kiu estis iama sinagogo, iam sovaĝe duonigita per strato.
  • Kastelo kie celebriĝas ĉiusomere festivalo de teatro kaj danco.
  • Kapeloj kaj ermitejoj.
  • Naturmediaj distrejoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]


Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]