Bonares

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi.Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi

Bonares
Flago

Blazono

Administrado
Lando Hispanio
Regiono Andaluzio
Provinco Onubo
Urbestro Juan Antonio García García
Retpaĝaro []
Demografio
Loĝantaro 6.145  (2010)
Loĝdenso 93,11 loĝ./km2
Geografio
Areo 66
Map of Bonares (Huelva).png
v  d  r
Information icon.svg
Loko de la provinco de Onubo en Hispanio

Bonares estas municipo de Hispanio, en la provinco de Onubo, regiono de Andaluzio. Ĝi situas ĉe la rivero Tinto.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝantoj nomiĝas bonariegos. La censita populacio en 2010 estis de 6.145 loĝantoj kaj la denseco estas de 93,11 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Bonares estas situa en la okcidenta parto de Andaluzio en la komarkodistrikto Graflando (Onubo) en la sudorienta parto de la provinco de Onubo, je altitudo de 81 m; je 30 km el Onubo, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 66 km². La geografiaj koordinatoj estas 37°31′″N 6°66′″Ok.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo (vito, fragoj, framboj kaj olivoj) kaj brutobredado. Iom da industrio pri aŭtoriparado.

Historio[redakti | redakti fonton]

Estas proksime restaĵoj kaj antaŭromiaj kaj romiaj. La epoko de kristana konkero kontraŭ islamanoj estas ligata el 13a jarcento al la familio Guzmán kaj la Graflando de Niebla.

Faŭno[redakti | redakti fonton]

Je la enirejo (el la aŭtoŝoseo) eblas vidi kolonion de abelmanĝuloj (Merops apiaster) vidu.

En kornicoj de kelkaj domoj nestumas murhirundoj (Delichon urbica). Kaj ne tiom abundaj kelkaj hirundoj (Hirundo rustica), iom pli grandaj ol la murhirundoj kaj distingeblas pro sia pli longa forkoforma vosto. En la turo de la preĝejo nestumas paro de Blanka cikonio (Ciconia ciconia); parto de ties nesto estas okupata de granda kolonio de Dompaseroj (Passer domesticus). Flanke de la preĝejo ĉe la strato Revuelo reproduktiĝas ĉiusomere paro de turstrigoj (Tyto alba). En distrejo "El Corchito" (La Korketo) eblas observi Upupojn (Upupa epops).

En la printempaj kaj someraj noktoj ĉasas moskitojn, tineojn kaj muŝojn komunaj gekoj kiuj ekzistas nur sude de Iberio kaj nordo de Afriko (Tarentola mauritanica) vidu. Alia reptilo kiun eblas vidi en la ĉirkaŭoj estas la trifingra skinko (Chalcides chalcides) kaj la iberia skinko (Ch. bedriagei) vidu. Tiuj kunhavas habitaton kun la blinda serpenteto (Blanus cinereus) vidu, kiu ne estas venena, spite populara miskredo kiu preskaŭ formortigis ĝinn. Krome elstaras la Montpeljera serpento (Malpolon monspessulanus)[1], kiu spite esti specio de kolubredoj, estas iom venena sed havas la venenodentojn tre malantaŭajn kaj tio apenaŭ ebligas ilin ataki ĉu personon ĉu grandan animalon. Ene de la genro natrix, eblas vidi en la humidejoj kolierserpentojn (Natrix natrix) kaj pli malofte viperajn serpentojn (Natrix maura) vidu; alia kolubredo kiu abundas, almenaŭ el 2007, estas la Hufuma serpento (Hemorrhois hippocrepis). Estas nur unu venena serpento, malabunda kaj en danĝero de formorto: la Muzela vipero (Vipera latastei) vidu.

Krom ratoj kaj musoj, inter la mamuloj jam malaperintaj de la municipo kaj simbolo en la blazono de la vilaĝo estas la Iberia linko (Lynx pardina) vidu kiu ĉasis la iberian leporon (Lepus granatensis) kaj malabundajn kuniklojn (Oryctolagus cuniculus), nun ĉasataj aktuale de la lokaj ĉasistoj.

La plej granda artropodo trovebla en kamparo estas la skolopendro (Scolopendra cingulata) ver, kies pikado doloras kaj postulas kuracistan atenton ĉe geinfanoj vidu.

Monumentoj kaj vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Ermitejo de Sankta Maria Salomé
  • Krucoj de Majo
  • Ermitejo de Sankta Sebastiano
  • Preĝejo Nuestra Señora de la Asunción
  • Parko de la Placo de Hispanio
  • Kapeloj de la krucoj de majo
  • Natura loko "El Corchito" (La korketo)
  • Natura loko Arboreto de El Villar (plantejo de multaj specioj de eŭkaliptoj)

Notoj[redakti | redakti fonton]


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]