Iberia leporo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Iberia leporo
Iberia leporo
Iberia leporo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Lagomorfoj Lagomorpha
Familio: Leporedoj Leporidae
Genro: Leporoj Lepus
Specio: L. granatensis
Lepus granatensis
Rosenhauer, 1856
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
{{{specioj de subdivizio}}}
  • Galegio (Lepus granatensis gallaecius)
  • Kastilio (Lepus granatensis granatensis)
  • Majorko (Lepus granatensis solisi)
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Iberia leporo (Lepus granatensis) aŭ Granata leporo laŭ la latina scienca nomo, estas specio de mamulo de la ordo de lagomorfoj de la familio de Leporedoj kiu troviĝas en Iberio (escepte ĉe Kantabrio kaj la teritorioj situaj norde de la rivero Ebro) kaj la insulo de Majorko, kie estis probable enmetita antaŭ jarcentoj kaj aktuale estas tre rara. En kelkaj zonoj de Galegio kaj de la Leono ĝia distribuado povas koincidi kun tiu de la Leonmontara leporo, propra de la montoj de Leono; estis iam en kelkaj kuŝejoj de la Plejstoceno de centra Katalunio, kie ĝi estus kunvivinta kun la Eŭropa leporo, sed ĉio tio estas pridiskutata. Iamaj klasigoj konsideris la nunan specion de la Iberia leporo kiel subspecio de la Mediteranea aŭ Kaboleporo (Lepus capensis).

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La Iberia leporo estas la plej malgranda el la leporoj kiuj povas troviĝi aktuale en Iberio. La korpo estas ĉirkaŭ 45 cm longa, plus 10 cm de vosto, kaj la pezo varias inter 2 kaj 2'5 kg. La hararo estas mallonga kaj ruĝechelbruna, kun iom da nigra nuanco en dorso, kaj blanka en muzelo, vangoj, ventro, parto de la gamboj (piedoj kaj supra parto, dum la resto estas helbruna) kaj la vosto. La pinto de la oreloj kaj la supra vosto estas nigraj. La Iberia leporo diferencas ankaŭ pro kelkaj karakteroj de la arkitekturo de la kapostaro, inter kiuj la supraj incizivoj pli klinataj enen.

La individuoj de ambaŭ seksoj estas malfacile diferenceblaj laŭ malproksima vivdado, kvankam ĝenerale la inoj estas iomete pli grandaj.

Habitatoj kaj kutimaro[redakti | redakti fonton]

La habitato de la Iberia leporo estas ege varia, sed ĝenerale malferma kaj pli malpli ebena. Ĝi loĝas same marĉojn (abundas ekzemple en Doñana) kiel en sekaj herbejoj, ĉe marnivelo aŭ en herbejoj de alta montaro, en herbaj ebenaĵoj aŭ makisaj aŭ kun malaltaj arboj. Ĝi adaptiĝas ankaŭ bone al homa ĉeesto, ĝis la punkto ke ne raras vidi ĝin en kampoj de cerealoj, fruktoĝardenoj, olivarbarojvitejoj. En tiuj lastaj lokoj ĝi estas ĉasata ĉar ĝi voras la fruktojn kaj burĝonojn de la kultivataj plantoj, krom pro ĝia propra ĉasvaloro. Tamen, estas specio neminacata, almenaŭ en Iberio.

Kiel ĉe la aliaj leporoj, ankaŭ tiu specio estas herbomanĝanta. Inter ties kutimaj predantoj, krom la homo, troviĝas lupoj, vulpoj, sovaĝaj katoj kaj grandaj agloj, kaj multaj aliaj ĉar oni kalculas ĝis 30 specioj (inklude mamulojn, birdojn kaj reptiliojn) kiuj povas manĝi eventuale la iberiajn leporojn. Por eviti tion, la leporoj uzas ĉefe siajn precizajn aŭd- kaj flarkapablojn kaj siajn kurkapablon ĝis 70 km/h. La leporo ne kontagiĝas pro miksomatozo, sed ekde 1994 oni observis kazojn de tularemio. Alia minaco por tiu specio estas la uzado de la mekanikaj rikoltomaŝinoj en la kampoj de cerealoj.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

La Iberiaj leporoj estas solemaj bestoj kiuj povas reproduktiĝi en ĉiu ajn jarsezono, kvankam plej aprto de naskoj koncentriĝas inter februaro kaj aprilo kaj poste en junio kaj julio. La unua naskaro inkludas 1 au 2 idojn, dum plej ofte en la postaj estas 3 aŭ 4, kiuj naskiĝas post 42-44 tagoj. La inoj kapablas seksumi kaj gardi la spermon de masklo eĉ post seksumi kun alia, kio povigas ilin denove tuj naskari. Se ial oni hlatigas la gravedon, la ino ne abortas, ĉar ŝia korpo povas reabsorbi la mortintan embrion.

La idoj naskiĝas en simpla lito, kie la patrino kutime dormas. Ili estas ege frukapablaj kaj post unu jaro ili jam estas maturaj sekse. La idoj ne odoras kiel plenkreskuloj, kio kune kun ties kamufleblo utilas por savi sin el predantoj. La leporoj povas vivi ĝis 9 jaroj libere kaj 12 en kaptiveco.

Subspecioj[redakti | redakti fonton]

Oni konas tri subspeciojn diferencajn de Iberia leporo, kiuj varias laŭ koloro kaj grando. La nomiga raso kastilia aŭ granada laŭ la latina scienca nomo (L. g. granatensis) estas la plej abunda kaj distribuas sin tra Andaluzio, Ekstremaduro, la Centra Altebenaĵo, Valencio kaj sudo de Aragono kaj Katalunio.

La leporo de Galegio (L. g. gallaecius), kiu okupas la nordokcidenton duoninsulan, karakteras pro pli malhela hararo, dum la leporo de Majorko (L. g. solisi) estas pli hela, malgranda kaj mallongkrura. La leporo majorka estas ege rara besto, el kiu ne oni registris fidindajn vidaĵojn ekde antaŭ kelkaj jaroj, kaj povus esti jam formortinta.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]