Linares de la Sierra

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Linares de la Sierra
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Ŝtato  Hispanio
Aŭtonoma Komunumo  Andaluzio
Provinco Provinco Onubo (Huelva)
Poŝtkodo 21341
Demografio
Loĝantaro 299  (2009)
Loĝdenso 10 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 37° 53′ N, 6° 37′ U (mapo)37.8795891-6.6210675Koordinatoj: 37° 53′ N, 6° 37′ U (mapo) [+]
Alto 505 m [+]
Areo 29 km² (2 900 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Linares de la Sierra (Andaluzio)
Linares de la Sierra (Andaluzio)
DEC
Linares de la Sierra
Linares de la Sierra
Situo de Linares de la Sierra

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Linares de la Sierra [+]
vdr
Loko de la provinco de Onubo en Hispanio

Linares de la Sierra (Linejoj de la Montetaro) estas municipo de Hispanio, en la provinco Onubo, regiono Andaluzio.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝantoj nomiĝas linarenseschicharreros. La censita populacio en 2009 estis 299 loĝantoj kaj la denseco estas de 10,31 loĝ./km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Linares de la Sierra estas situa en la okcidenta parto de Andaluzio en la komarkodistrikto Sierra de Aracena en la okcidenta parto de Sierra Morena kaj nordo de la provinco de Onubo, je altitudo de 505 m; je 118 km el Onubo, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 29 km². La geografiaj koordinatoj estas 37º 53' N, 6º 37' Ok.

Linares de la Sierra troviĝas inter Alájar kaj Aracena, en la centro de la Natura Parko de la Sierra de Aracena kaj Picos de Aroche, unu el la spacoj protektitaj pli gravaj de la regiono kaj kiu okupas la tutan nordon de la provinco kun ties paŝtejos kaj malgrandaj altoj kovritaj, superregante, de arbaroj de verda kverko, korkokverko, kaŝtanarbo kaj malaltaj montoj, laŭ kiuj pasas multnombraj rojoj, ideale por la brutobredado, speciale por la iberia porko, kiu trovas tie idealajn kondiĉojn.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado.

Centra placo, kiu funkcias ankaŭ kiel taŭrludejo.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1594 Linares de la Sierra formis parton de la Regno de Sevilo en la Sierra de Arroche kaj havis 377 impostopagantajn anojn.[1]

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

De la vilaĝo, oni elstarigu ĝiajn stratojn de ŝtona pavimo, la preĝejon paroĥan de Sankta Johano Baptisto, la publikan lesivejon kaj ĝiajn domojn grupigitajn. Ĝi situas en centro de montaro kaj ĝi apartenas al la Juĝa Partio de Aracena. Ĝi havas etendon de 27.9 km² kaj homan loĝantaron de iom pli da 300 loĝantoj. Ĝi disigis de Aracena en tempoj de Ferdinando la 6-a en 1724.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Libro de los Millones: Censo de populacio de la provincoj kaj jurisdikcioj de la Regno de Kastilio en la 16a jarcento

Enlaces externos[redakti | redakti fonton]