El Campillo (Onubo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi.Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi

El Campillo
Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Andaluzio
Provinco Onubo
Urbestro Encarnación Palazuelo Cobos (PSOE)
Demografio
Loĝantaro 2.220  (2009)
Loĝdenso 24,4 loĝ./km2
Geografio
Areo 91
Map of El Campillo (Huelva).png
v  d  r
Information icon.svg
Loko de la provinco de Onubo en Hispanio

El Campillo [elkampIjo] (La Kampeto) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Onubo, regiono de Andaluzio.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝantoj nomiĝas campilleños. La censita populacio en 2009 estis de 2.220 loĝantoj kaj la denseco estas de 24,4 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

El Campillo estas situa en la okcidenta parto de Andaluzio en la komarkodistrikto Mineja Zono en la okcidenta parto de Sierra Morena kaj nordo de la provinco de Onubo, je altitudo de 323 m; je 71 km el Onubo, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 91 km². La geografiaj koordinatoj estas 37°41′N 6°37′O  /  37.683°N, 6.617°O / 37.683; 6.617 (El Campillo (Onubo)).

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo (cerealoj, fruktoĝardenoj kaj olivarbaroj tradicie, lastatempe oranĝarboj kaj aliaj fruktarboj) kaj brutobredado tradicie. Sed kiam alvenis britoj fine de la 19a jarcento por ekspluati la kuprajn minojn de Ríotinto, la loka ekonomio tute ŝanĝiĝis kaj de tiam minado iĝis la akso de la loka ekonomio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Tio havis sian influon en la strukturo de la vilaĝo kiu iĝis duobla: malnova Campillo de neregulaj stratoj kaj agrikultura ekonomio kaj nova Campillo de regula strukturo farita de britaj entreprenoj, de enmigrinta loĝantaro kaj de mina ekonomio. Tiele kio estis negrava domaro de Zalamea la Real konvertiĝis en grava vilaĝo (fine de la 19a jarcento) kaj komencis la emancipiĝo disde Zalamea la Real. Dum la Dua Respubliko estis grava laborista movado de anarkiistoj kaj tiele ili ŝanĝis la nomon de la vilaĝo al tiu de Salvochea omaĝe al liberecana kadiza heroo Fermín Salvochea.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Estas gravaj arkeologiaj restaĵoj kaj histopriaj monumentoj rilataj ĉefe al la historia minaktivado, nome:

  • Cabezos colorados (ruĝaj montetoj) en la sierra del Monago, ĉe la moderna minejo de la Mimbrera. Estas fortikaĵa islama setlejo.
  • Dolmeno de La Cantina en deklivo de la sierra del Monago, nordokcidente de El Campillo. Malgranda kolektiva tombaro el kalkolitiko.
  • Cañada de las adelfas, islama fandejo.
  • Moralejo, ĉe la domaro de Traslasierra, El Campillo. Romia fandejo de kupro.
  • Mimbrera, ĉe la ŝoseo San Juan del Puerto-Cáceres, nordokcidente de El Campillo. Malgranda mino de romia epoko.
  • Moraña, nordokcidente de El Campillo, 100 m oriente de la ŝoseo San Juan del Puerto-Cáceres. Tombo rektangula elfosita en ardezo. Islama tombejo.
  • Cerca de los cantos, malantaŭ la kvartalo Bloques de Los Cantos, Riotinto. Romia fandejo

de fero.

  • Castillejo (kasteleto), maldekstre de la ŝoseo de Minas de Riotinto al El Campillo. Romia fortikaĵo.
  • Escorial (rubejo), ĉe la monteto de la Navarra, islama fandejo de kupro, arĝento kaj krisoloj.
  • Mina Poderosa (pova mino), je 6 km. norde de El Campillo. Laŭ ŝoseo el Km. 12 de la ŝoseo de Aracena. Restaĵoj de minado de epokoj romia kaj antaŭromiaj.
  • Castillo de Monago (kastelo). Fortikaĵo de islama origino. Rektangulo de ĉ. 180 m², kun kvadrata turo en unu de ties anguloj.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Evolucio de la populacio ekde 1900.

Bildaro[redakti | redakti fonton]