Rociana del Condado
| Rociana del Condado | |||
|---|---|---|---|
|
|
|||
| Administrado | |||
| Lando | Hispanio | ||
| Regiono | Andaluzio | ||
| Provinco | Onubo | ||
| Urbestro | Amaro Huelva Betanzos (PSOE) | ||
| Retpaĝaro | www.rocianadelcondado.es | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 7.362 (2010) | ||
| Loĝdenso | 102,25 loĝ./km2 | ||
| Geografio | |||
| Areo | 72 | ||
Rociana del Condado estas municipo de Hispanio, en la provinco de Onubo, regiono de Andaluzio.
Enhavo |
Loĝantoj [redakti]
La loĝantoj nomiĝas rocianeros. La censita populacio en 2010 estis de 7.362 loĝantoj kaj la denseco estas de 102,25 loĝ/km².
Situo [redakti]
Rociana del Condado estas situa en la okcidenta parto de Andaluzio en la komarko aŭ distrikto Graflando (Onubo) en la sudorienta parto de la provinco de Onubo, je altitudo de 98 m; je 37 km el Onubo, provinca ĉefurbo, kaj je 62 km el Sevilo, regiona ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 72 km². La geografiaj koordinatoj estas 37º 56' N, 6º 37' Ok.
Ekonomio [redakti]
Agrikulturo (cerealoj, olivoj kaj vinoj) kaj brutobredado.
Historio [redakti]
Estas prahistoriaj restaĵoj. El fino de la 13a jarcento la vilaĝo estis ligata al Graflando de Niebla.
La nomo estas "del Condado" nur el 1959 kiam la municipo decidis eniri en la municiparo kun protektita vinnomo.
Notoj [redakti]
|
||||||||
