Arroyomolinos de León

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi.Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi

Arroyomolinos de León
Flago

Blazono

Administrado
Lando Hispanio
Regiono Andaluzio
Provinco Onubo
Retpaĝaro www.arroyomolinosdeleon.com
Demografio
Loĝantaro 1.040  (2009)
Geografio
Areo 87
v  d  r
Information icon.svg
Loko de la municipa teritorio de Arroyomolinos de León en sia provinco
Loko de la provinco de Onubo en Hispanio

Arroyomolinos de León [Arrojomolinos] (Muelejoj el la rojo de Leono) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Onubo, regiono de Andaluzio.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La censita populacio en 2009 estis de 1.040 loĝantoj. Anoj estas "arroyencos".

Situo[redakti | redakti fonton]

Arroyomolinos de León estas situa en la nordorienta parto de la provinco de Onubo en la komarkodistrikto Sierra de Aracena, je altitudo de 609 m; je 172 km de Onubo, provinca ĉefurbo. La montara areo de ties teritorio estas de 87 km². Ĝi limas norde kun Ekstremaduro. La geografiaj koordinatoj estas 38º 01' N, 6º 25' Ok.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1594 Arroyo molinos formis parton de la provinco Leono de la Ordeno de Santiago, kies kruco figuras en la dekstra parto de la blazono dum en la maldekstra figuras muelrado kaj ondo signife la rojajn muelejojn, kiuj nomigis la vilaĝon. En la epoko de la Ordeno de Santiago la vilaĝo enhavis 177 impostopagantojn vilaĝanojn.[1]

En 1833, post la provinca reformo, la vilaĝo jam ne formis parton de Ekstremaduro kiel ĝis tiam kaj ekapartenis al la provinco de Onubo.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado. Rura turismo.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Libro de los Millones: Censo de populacio de la provincoj kaj jurisdikcioj de la Regno de Kastilio en la 16a jarcento

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]