San Juan del Puerto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi.Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi

San Juan del Puerto
Flago

Blazono

Administrado
Lando Hispanio
Regiono Andaluzio
Provinco Onubo
Retpaĝaro []
Demografio
Loĝantaro 8.190  (2010)
Loĝdenso 182 loĝ./km2
Geografio
Areo 45
Map of San Juan del Puerto (Huelva).png
v  d  r
Information icon.svg
Loko de la provinco de Onubo en Hispanio

San Juan del Puerto [sanĥŭAn delpŭErto] (Sankta Johano de la Haveno) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Onubo, regiono de Andaluzio. Pro ties proksimeco al la ĉefirbo provinca ege pliiĝis ties loĝantaro dum la lastaj jardekoj. La ĉefaj resusroj de ties ekonomio estas la industrio kaj agrikulturo.

La deveno de la toponimo estas religia ĉar la Nobelfamilio Medina-Sidonia elektis ĝin honore al Johano la Baptisto, per nomo dekomence Puerto de San Juan, tio estas La Haveno de Sankta Johano, anstataŭ la nuna Sankta Johano de la Haveno, pro ties situo ĉe la Rivero Tinto. Tiam la maro estis pli proksima. En la blazono aperas ŝipo rilate tiun aferon.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝantoj nomiĝas Sanjuaneros. La censita populacio en 2010 estis de 8.190 loĝantoj kaj la denseco estas de 182 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

San Juan del Puerto estas situa en la okcidenta parto de Andaluzio en la komarkodistrikto Urba komarko de Onubo en la suda parto de la provinco de Onubo, je altitudo de 12 m; je 14 km el Onubo, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 45 km². La geografiaj koordinatoj estas 37°19′N 6°50′Ok.

Ties municipa teritorio troviĝas ene de la nomita Tierra Llana de Huelva (Onuba ebenaĵo), kun gravaj lokoj de marmarĉoj kaj humidejoj devenaj de la Rivero Tinto. Situa ĉe la antikvaj vojoj inter Onubo kaj Sevilo, kaj ankoraŭ ĉe la enirejo de la nordo al Onubo, troviĝas proksimega al la provinca ĉefurbo kaj al la vilaĝoj de Lucena del Puerto kaj Moguer.

Nordokcidente: Gibraleón Norde: Trigueros Nordoriente: Niebla
Okcidente: Rivero Tinto Rosa de los vientos.svg Oriente: Lucena del Puerto
Sudokcidente Huelva kaj Rivero Tinto Sude: Moguer Sudoriente:

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado.

Historio[redakti | redakti fonton]

Urbodomo.

La fondo de San Juan del Puerto, per dokumento koncedita de la Guzmanoj la 10-a de januaro de 1468 inserta en la kadro de la reloĝigo interna kiu okazis en Andaluzio dum la 14a jarcento kaj 15a jarcento, kaj ĝi koincidas en la tempo kun tiu efektivigita en aliaj lokoj de la provinco de Huelva.

oni povas datigi la roman ĉeeston en la ponto super la Rojo Candón, sur la vojo de Sevilo, kaj la islaman en la urba teritorio de San Juan del Puerto, kiel pruvas la turo lokita proksime, ĉi tiu posedis funkciojn rilatigitajn ĉefe kun la viglado kaj kontrolo de la teritorio. Tamen, antaŭ la fondo ekzistis malgranda haveno je la servo de fiŝistoj kaj povraj gentoj, por kio oni enŝipigis iujn fruktojn kaj vinon.

La ekonomia cirkonstancaro de la 15a jarcento favoris la komercon kiun en la maldekstra rando de la Rivero Tinto realigis la havenoj de Moguer kaj Palos de la Frontera for de la kontrolo de la familio Medina-Sidonia. Vekita, sekve, la strategia graveco de ĉi tiu loko en la dekstra rando de la Tinto, ĝi motivis ke la Grafo de Niebla kaj la Familio de Medina-Sidonia en 1468 donis dokumentojn por loĝigi la vilaĝon de Puerto de San Juan, unua nomo kiun oni donis al la loko, kies unuaj urbaj reglamentoj baziĝis en tiuj de la najbara Palos de la Frontera. Tiel do, la fondo de la Puerto de San Juan havis esence ekonomian kaj komercan tialon. Ties mara esenco metis de komenco la najbarojn de la loko survoje al Ameriko, estante Mateo Morales kiu en 1493 veturis al Ameriko en la dua ekspedicio kiun preparis Kristoforo Kolumbo.

En 1551 Puerto de San Juan pasis de "loko" al vilaĝo, iĝante jam en la 17a jarcento punkto redistribua de la fremdaj importadoj por la marbordo onuba. Dum la 18a jarcento, San Juan del Puerto funkciis kiel vera pionirejo de la kamparo kiu, meze de jarcento, vivas ankaŭ de la komerco. La ĉefaj produktaĵoj estis tritiko kaj vino de la kampoj, brulligno kaj korko de la paŝtejoj kaj komunejoj kaj salo de la marmarĉoj.

19a jarcento[redakti | redakti fonton]

La aktiveco havena malpliiĝis dum la 19a jarcento. Tamen, la kolonia ekspluatado angla de la minoj de la Andévalo donos novan apogeon al la disvolviĝo de la haveno. Tiel, en 1867, ili iniciatas la verkojn de konstruo de la fervojo de la Buitrón. Ĝi kondiĉis la enŝipiĝejon de la estuaro de San Juan del Puerto por ricevi la mineralojn de kupra pirito kaj de la terkulturaj produktoj, brutobredaj kaj arbaraj de ĉiuj vilaĝoj tra kiuj pasis la fervojo (Valverde del Camino, Beas kaj Trigueros). La aktiveco restis paralizita en 1969, pro manko de rentabilitato, kvankam oni nuntempe laboras por la reakiro de la Muelle del Tinto kaj ĝia medio, serĉante ankaŭ la transformon de la malnova fervojo de la Buitrón en Verda Vojo, por la realigo de aktivecoj turismaj rilatigitaj kun senokupeco kaj libera tempo.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Komence de la 21a jarcento oni observis gravan populacian pliigon ĉar la loko konvertiĝis en dormurbo de la ĉefurbo. Tiele en 2000 estis nur 5,933 loĝantoj, en 2005 6,881 dum en 2010jam estis 8,190.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Elstaras la preĝejo de Sankta Johano Baptisto el 1500 krom la eta Ermitejo Remedios. Pri civilaj konstruaĵoj gravas la urbodomo, projektita en 1902 de Manuel Pérez González kaj la malgranda trajnstacidomo kiu eble pro proksimeco ege similas al tiu de Onubo pro ties stilo novmudeĥara.

Estas gravaj ankaŭ for de la domaro la ponto de romia deveno super la rojo Candón kaj restaĵoj arabaj en privata bieno.

Notoj[redakti | redakti fonton]


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]