Moskeo Kuŭat-al-Islam

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Moskeo Kuŭat-al-Islam
moskeo [+]
Koordinatoj28° 31′ 30″ N, 77° 11′ 7″ O (mapo)28.52577.18527778Koordinatoj: 28° 31′ 30″ N, 77° 11′ 7″ O (mapo)

Moskeo Kuŭat-al-Islam (Barato)
Moskeo Kuŭat-al-Islam (Barato)
DEC
Moskeo Kuŭat-al-Islam
Moskeo Kuŭat-al-Islam
Lokigo de Barato en mondo

Map
Moskeo Kuŭat-al-Islam
Vikimedia Komunejo:  Quwwat ul-Islam Mosque [+]
vdr
Moskeo Kuŭat-al-Islam (aŭ Povo de Islamo) estis komencita en 1193 fare de Kutb-ud-din-Aibak por marki sian venkon super Rajpuco.

La moskeo Kuŭat-al-Islam (arabe قوة الإسلام "Povo de Islamo"; konata ankaŭ kiel Kutuba Moskeo aŭ la Granda Moskeo de Delhio) estis mendita de Kutb-ud-din Aibak, fondinto de la Mamluka dinastio kaj konstruita uzante ruinojn de 27 temploj.[1] La moskeo estis konstruita sur la loko de granda templo situanta en la centro de la Hindua citadelo.[2]

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis la unua moskeo konstruita en Delhio post la Islama konkero de Barato kaj la plej malnova survivanta ekzemplo de arkitekturo el la Guridoj en la Hindia subkontinento.[3] La konstruado de tiu Jami Masjid (Vendreda moskeo), startis en la jaro 1193, kiam Aibak estis la komandanto de la soldataro de Muhammad Guri kiu estis okupinta Delhion. Por marki la influon de sia religio en la novan teritorion, Aibak decidis starigi moskeon kiel simbolo de la povo de Islamo kaj elektis tiun lokon, nome la kernon de la ĵus konkerita citadelo Rajput nome Kila Rai Pithora.[4] La Kutuba Minareto estis konstruita samtempe kun la moskeo sed ĝi ŝajnas aparta strukturo, konstruita kiel la 'minareto de Jami Masjid', por ke la muezino povu plenumi la azanon, nome la preĝalvokon, kaj ankaŭ kiel kutub, nome Akso aŭ Poluso de Islamo.[5] Ĝi similas laŭ stilo kaj desegno al la Adhai-din-ka Ĵonpra aŭ Aĝmera moskeo en Aĝmer, Raĝastano, konstruita de Aibak samtempe, ankaŭ konstruita per detruo de pli fruaj temploj kaj de Sanskrita lernejo, surloke.[6]

Multbilda ŝtonĉizaĵaro de la kolonoj el la klostro en la Moskeo Kuŭat-al-Islam, Kutuba komplekso, Delhio, kiu similas al pilieroj de Hinduismaj Temploj.

Pri la loko elektita de Aibak por la konstruado de la moskeo, Ibn Battuta, 14a-jarcenta araba veturisto, diras, ke antaŭ la konkero de Delhio ĝi estis Hinduisma templo, kiun la Hinduistoj nomis elbut-ĥana, sed post tiu okazaĵo ĝi estis uzata kiel moskeo.[4] La Arĥeologia Servo de Barato asertas, ke la moskeo estis starigita sur la restaĵoj de templo kaj, aldone, ĝi estis konstruita ankaŭ el materialoj elprenitaj el aliaj detruitaj temploj, nome fakto registrita sur la ĉefa orienta enirejo.[4] Laŭ perslingva skribaĵo ankoraŭ sur la interna orienta enirejo, la moskeo estis konstruita laŭ partoj elprenitaj per detruado de dudek sep Hinduismaj kaj Ĝajnismaj temploj[7][8][9] konstruitaj antaŭe dum la regado de la Tomaraj regantoj kaj de Prithviraj Ĉaŭhan, kaj lasante kelkajn partojn de la templo ekster la moskeo mem.[10] Historiaj registroj kompilitaj de la islama historiisto Maulana Hakim Saiĝid Abdul Hai atestas pri la ikonoklasmo de Kutb-ud-din Aibak. Tiu modelo de ikonoklasmo estis ofta dum sia regado.[11] Kelkaj mezepokaj islamaj historiistoj kaj veturistoj ofte atribuis la konstruadon de la komplekso al Mamluka Sultano Iltutmiŝo, pli ol al Kutb ud-Din Aibak kiel plej ofte oni akceptas.[12] Ibn Batuta asertas ankaŭ, ke ĉe la orienta enirejo de la moskeo estis du tre grandaj idoloj el kupro konektita kune per ŝtonoj. Ĉiu kiu foriris el la moskeo piediris super ili.[13]

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La moskeo estas unu el pli antikvaj nuntempaj moskeoj en Barato. La originaj dimensioj de la moskeo havis korton de 43 m por 33 m. La preĝeja areo, situa okcidente estas 45 m por 12 m. La moskeo havas grizan kolonaron el griza ŝtono kun tri interkolonoj oriente kaj po du interkolonoj norde kaj sude. Etendoj estis faritaj al la moskeo en 1296 kiam ties dimensioj norde kaj sude estis etenditaj en 35 m. La fama ferpiliero estas situa sur la ŝtona pavimo antaŭ ĝi, dum la Kutuba Minareto estas situa okcidente de la ĉefa enirejo. La centra arko de la moskeo estas kil-forma kaj 6.5 m larĝa kaj 16 m alta. La flankaj arkoj estas pli malgrandaj. La ekrano estas skulptata je religiaj tekstoj kaj floraj modeloj. Desai kredas, ke la moskeo ne estis konstruita en scienca stilo sed en Korbela stilo kiel estas indikata per variado en la modelo de la arkoj.[14]

La moskeo estis konstruita sur elstara kaj pavimita korto, kiu estas 43 m por 32 m, ĉirkaŭita de pilieraj klostroj aldonitaj de Iltutmiŝo inter la jaroj 1210 kaj 1220. La ŝtona ekrano inter la preĝeja areo kaj la korto, staris 16 mt en la pinto kaj estis aldonita en la jaro 1196, la ŝajnvolbaj arkoj havis arablingvajn skribojn kaj motivojn.[15] Enirejoj al la korto, enhavas ankaŭ ornamajn mandapajn kupolojn el temploj, kies pilieroj estas uzataj etende tra la tuta konstruaĵo, kaj en la sanktejo trans la altaj arkekranoj. Kio survivas nuntempe el la sanktejo en la okcidenta flanko estas la internaj arkekranoj, kiuj iam kondukis al serio de koridoroj kun malalt-kupolaj plafonoj por la adorantoj.[3]

Ekspansio de la moskeo pluis post la morto de Kutub. La sukcedanto de Kutbuddin nome Iltutmiŝo, etendis la originan preĝejarean ekranon pere de tri pliaj arkoj. En la epoko de Iltutmiŝo, la Mamluka imperio stabiliĝis tiom ke la Sultano povis anstataŭi plej el la konkeritaj Hinduismaj konstruaĵoj pere de islamanoj. Tio klarigas kial la arkoj kiuj estis aldonitaj dum la regado de Iltutmiŝo estas stile pli islamecaj al tiuj kiuj estis starigitaj dum la regado de Kutub, ankaŭ ĉar la materialo uzita ne devenis el detruitaj temploj. Kelkaj aldonoj al la moskeo estis faritaj ankaŭ fare de Alaŭddin Ĥalĝi, inklude Alai Darŭaza, la formala enirejo al la moskeo el ruĝa sabloŝtono kaj blanka marmoro, kaj korto oriente de la moskeo en la jaro 1300.

La moskeo estas ruina nuntempe sed originaj ŝajnvolbaj arkoj, floraj motivoj, kaj geometriaj modeloj videblas inter la islamaj arkitekturaj strukturoj.[16] Okcidente de la Moskeo Kuŭat-al-Islam estas la tombo de Iltutmiŝo kiu estis konstruita de la monarko mem en 1235.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Southern Central Asia, A.H. Dani, History of Civilizations of Central Asia, Vol. 4, Part 2, Eld. Clifford Edmund Bosworth, M.S.Asimov, (Motilal Banarsidass, 2000), 564.
  2. Percy Brown. (2013-04-16) Indian Architecture (The Islamic Period). Read Books Limited, p. 39–. ISBN 978-1-4474-9482-9.
  3. 3,0 3,1 Sharif, Mian Mohammad. (1963) A History of Muslim Philosophy: With Short Accounts of Other Disciplines and the Modern Renaissance in Muslim Lands. Harrassowitz, p. 1098.
  4. 4,0 4,1 4,2 (2002) /books?id=nF9uAAAAMAAJ Qutab Minar & Adjoining Monuments (angle). Archaeological Survey of India, p. 31. ISBN 9788187780076.
  5. William Pickthall, Marmaduke. (1975) Islamic culture, Volume 49. Islamic Culture Board.
  6. Adhai-din-ka Jhonpra Mosque [1] 14 a de decembro 2010 en archnet.org.
  7. Qutub Minar; Qutub Minar; Retejo de la Registaro de Barato. Alirita la 3an de masjo 2019.
  8. World Heritage Monuments and Related Edifices in India. Page.14,263. Google Books. Alirita 26a de majo 2009.
  9. Epigraphia Indo Moslemica, 1911–12, p. 13.
  10. Maulana Hakim Saiyid Abdul Hai "Hindustan Islami Ahad Mein" (Hindustan under Islamic rule), Eng Trans by Maulana Abdul Hasan Nadwi
  11. Index_1200-1299: Qutb ud-Din Aibak and the Qubbat ul-Islam mosqueColumbia University
  12. Vikramjit Singh Rooprai. Untold story of the Qutub Minar. Alirita 18a de majo 2015.
  13. Rizvi. Tughlaq Kalin Bharat I, p. 175.
  14. Desai, Ziyaud-Din. (2003) Mosques of India, 5‑a eldono, Nov-Delhio: The Director of Publication Division, Ministry of Information and Broadcasting, Government of India, p. 20–21. ISBN 81-230-1001-X.
  15. Javeed, Tabassum (2008). World Heritage Monuments and Related Edifices in India. Algora Publishing. ISBN 0-87586-482-1. Alirita la 4an de majo 2019.
  16. QutubMinarDelhi.com. "Quwwat-ul-Islam Mosque" [2] 25a de julio 2015. Alirita la 4an de majo 2019.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Beglar, J. D.; Carlleyle, A. C . L. (1874). Archaeological Survey of India: Report for the Year 1871–72: Delhi, kaj Agra (1874). Office of the Superintendent of Government Printing.
  • Hearn, Gordon Risley (1906). The Seven Cities of Delhi. W. Thacker & Co., London.
  • Page, J. A, Archaeological Survey of India (1927). Guide to the Qutb, Delhi. Calcutta, Government of India, Central Publication Branch.
  • The World heritage complex of the Qutub, de R. Balasubramaniam. Aryan Books International, 2005. ISBN 81-7305-293-X.