Krado
El Vikipedio
- Krado estas vico da lignaj aŭ feraj stangoj kun pli aŭ malpli grandaj spacoj inter ili. La stangoj povas esti kruce interplektitaj. La kradon oni uzas por ion bari aŭ apartigi.
#
- Krado estas ankaŭ nomo de la signo # sur la klavo de la komputila aŭ telefona klavaro. Ĝenerale ĉi tiu simbolo servas por indiki numeron (precipe en Usono), kaj en Unikodo ĝi same nomiĝas – "numera signo" (angle: Number sign). Oni ne devas konfuzi ĉi tiun simbolon kun la signo dieso, por kiu en Unikodo ekzistas la aparta signo ♯ (Unicode U+266F).