Freising
| Freising | |||
|---|---|---|---|
|
|||
| Administrado | |||
| Statuso | Urbo | ||
| Lando | Germanio | ||
| Regiono | Bavario | ||
| Departemento | Supra Bavario | ||
| Distrikto | Distrikto Freising | ||
| Patrono | Sankta Korbiniano | ||
| Loka registaro | urba konsilio (skabenaro) | ||
| Urbestro | Dieter Thalhammer | ||
| Poŝtkodo | 85354, 85356 | ||
| Aŭtokodo | FS | ||
| Telefona antaŭkodo | 08161 | ||
| Kodo laŭ | 09 1 78 124 | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 42.848 (jan. 2006) | ||
| Loĝdenso | 484 loĝ./km2 | ||
| Geografio | |||
|
|
48°24′N 11°44′O / 48.4°N, 11.733°OKoordinatoj: 48°24′N 11°44′O / 48.4°N, 11.733°O | ||
| Alto | 448 m | ||
| Areo | 88,45 km² | ||
| Horzono | +1 | ||
Freising [frAjzin] estas urbo en Supra Bavario, iom norde de Munkeno, ĉe rivero Isar. Ĝi havas la statuson de "Granda Distrikta Urbo" kaj estas la administra sidejo de distrikto Freising.
Eklezie Freising dividas kun Munkeno la sidejon de episkopo; tial ambaŭ urboj havas po katedralon. Tiu de Freising situas sur la "Katedrala Monto" (Domberg), tiel ke ĝiaj du turoj superrigardas la urbon.
[redakti] Trafiko
Freising havas ligon al la aŭtovojo inter Munkeno kaj Deggendorf kaj al la fervojo inter Munkeno kaj Landshut. Krome estas antaŭurbaj trajnoj al Munkeno. Buslinio ligas la urbon al la proksima flughaveno de Munkeno.
[redakti] Universitata vivo
Al Freising apartenas la kvartalo Weihenstephan, kiu tradicie estas hejmo de universitataj institutoj, precipe rilataj al viv-sciencoj (biologio, biokemio, forstistiko, ĝardenkulturo, agrokulturo). Sur monteto Weihenstephan eblas studi bierfaradon kaj trinkaĵteknikon en la plej malnova ankoraŭ funkcianta bierfarejo (ekzistinta jam en 1040).
En la forstistika fakultato, iam aparteninta al Ludoviko-Maksimiliana Universitato, nun al la Teknika Universitato, jam okazis pluraj aranĝoj de AIS San-Marino.
