Tarazona

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tarazona
municipality of Aragon
Administrado
Poŝtkodo 50500
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 10 720  (2023) [+]
Loĝdenso 44 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 54′ N, 1° 43′ U (mapo)41.904444444444-1.7241666666667Koordinatoj: 41° 54′ N, 1° 43′ U (mapo) [+]
Alto 480 m [+]
Areo 244 km² (24 400 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Tarazona (Provinco Zaragozo)
Tarazona (Provinco Zaragozo)
DEC
Tarazona
Tarazona
Situo de Tarazona
Tarazona (Hispanio)
Tarazona (Hispanio)
DEC
Tarazona
Tarazona
Situo de Tarazona

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Tarazona [+]
vdr

Tarazona [taraZOna] estas municipo de Hispanio, en la plej norda parto de la komarko Tarazona y el Moncayo kies ĉefurbo estas Tarazona mem, en la okcidento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝenerala vidaĵo.

Tarazona estas municipa teritorio en la plej norda parto de la komarko Tarazona y el Moncayo, kie ĝi okupas preskaŭ la tutan nordan duonon de la komarko, estante la plej etenda teritorio en la komarko, eĉ antaŭ Añón de Moncayo, nome la dua, en la sudo. Ĝi estas sur la valo de la rivero Huecha. Parto de ĝia teritorio estas okupita de la Natura Parko Moncayo.

La loĝloko Tarazona mem estas je 86 km nordokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo. Ĝi estas sur 480 msm. La urba kerno estas formita, unuflanke, de supraj kvartaloj San Miguel, La Almehora kaj El Cinto (mezepoka komplekso fermita de murego), kaj aliflanke, de pli ĵusaj kvartaloj kiel Capuchinos, la Inmaculada, La Faceda kaj Turiaso Este. Krom la ĉefa kerno, ekzistas tri submunicipoj kiuj iam estis municipoj sendependaj: Tortoles, Cunchillos kaj Torres de Montecierzo (Valverde). Iam estis trajn-stacio de Tarazona-La Nava, je ĉirkaŭ 10 km de la urba kerno, kiu funkciis ĝis 1996.

Nordokcidente: Fitero (Navaro) kaj Cervera del Río Alhama (Rioĥo) Norde: Tudela (Navaro), Cascante (Navaro), Monteagudo (Navaro), Novallas, Vierlas, Malón kaj Barillas (Navaro) Nordoriente: Ablitas (Navaro) kaj Borja
Okcidente: Cervera del Río Alhama (Rioĥo) kaj Ágreda (Soria) Oriente: Borja kaj El Buste
Sudokcidente: Los Fayos kaj Ágreda (Soria) Sude: Torrellas, Santa Cruz de Moncayo, Grisel kaj Vera de Moncayo Sudoriente: Borja kaj Vera de Moncayo

Historio[redakti | redakti fonton]

Busto de Aŭgusto trovita en 1980.
Romia kofro.

La areo de Tarazona historie estis landlimo inter la regnoj Kastilio, Navaro kaj Aragono. Krome la komarko estas natura trapasejo inter la Norda Altbenaĵo kaj la meza valo de la rivero Ebro, kio havigis al Tarazona strategian valoron dum jarcentoj. La urbo iĝis en Mezepoko grava centro por komerco, diplomatio, milito kaj eklezio —la Diocezo estis formita de teritorioj de tri regnoj—. Tamen la iompostioma unuigo de Kastilio kaj Aragono senvalorigis tiun strategian valoron. Ĝis tiam, en Tarazona okazis reĝaj nuptoj, paktoj, militoj kaj parlamentaj kunsidoj.

Ŝajne estis prasetlejo, ĉar la loknomo eble deriviĝas el Turiaso inter nomoj derivitaj de la eŭska vorto "iturria", fonto. Ŝajne iam estis setlejo de keltiberoj, kiu ampleksiĝis post konkero fare de romianoj en direkto al la rivero Queiles, kun rajto al civitaneco kaj monerstampejo. De tiu epoko restis vilaoj, sarkofago, kaj ĉefe la busto de Aŭgusto Cezaro trovita en 1980, nome la plej granda artaĵo konata el kalcedono. Aliaj romiaj restaĵoj estis mozaikoj, baptisterio, nekropolo ktp.

Mezepoko[redakti | redakti fonton]

En epoko de visigotoj estis fortikaĵo konata kiel Tirasona. Tiam estis episkopeco, ĉar en la jaro 449 la episkopo Leono estis murdita de bagaŭdoj. Ĉirkaŭ la jaro 714 araboj okupis kaj ampleksigis la urbon, kiu havis medinon kaj du kvartalojn. Estis kvartalo de mozaraboj ĝis la jaro 878 kiam ili estis forigitaj al Tudela, kio rezultis en grava demografia krizo. Krome estis juda kvartalo.

La urbo estis konkerita por kristanoj en 1119 fare de la reĝo Alfonso la 1-a, pere de armeo de aragonanoj kaj francoj post la konkero de Zaragozo (18-a de decembro 1118). Tarazona iĝis denover episkopa sidejo post 405 jaroj de islama regado. Je la morto de Alfonso la 1-a, Alfonso la 7-a de Leono okupis kelkajn aragonajn urbojn —inter ili Tarazona— kvankam ĝi tuj revenis al aragona regado. Tial, Tarazona iĝis lima urbo inter Kastilio, Navaro kaj Aragono, kun grava strategia valoro.

Post la Rekonkero, Tarazona ricevis nombrajn reloĝantojn. Oni kreis du novajn kvartalojn, kaj la islamanoj estis forigitaj al fora kvartalo Tórtoles, dum judoj etendis sian kvartalon mikse kun kristanoj. Meze de la 12-a jarcento oni ekkonstruis trans la rivero la novan katedralon, dum la socia, politikaj kaj komerca centro plue estis en la iama loko. Dum la 12-a ĝis 15-a jarcento Tarazona iĝis grava centro kaj politike kaj diplomatie. En septembro 1170 okazis la nupto inter Alfonso la 8-a de Kastilio kaj Eleonora de Anglio kun ĉeesto de Alfonso la 2-a de Aragono, aliancano de la kastilia reĝo. En junio 1177, kunsidis en Tarazona tri kristanaj reĝoj, nome Fernando la 2-a de Leono, Alfonso la 8-a de Kastilio kaj Alfonso la 2-a de Aragono. Kaj denove en marto 1197, en lima monto inter Ágreda kaj Tarazona de la kastilia kaj leona reĝoj kun Sanĉo la 7-a de Navaro.

Gotikaj pentraĵoj en la katedralo.

En la batalo de Las Navas de Tolosa estis la episkopo de Tarazona, García Frontín la 1-a, en la ariergardo de la kristana armeo, nome la aragona flanco, kun la reĝo Petro la 2-a de Aragono. La 6an de februaro 1221 Jakobo la 1-a edziĝis en la apuda urbo Ágreda kun Eleanora de Kastilio kaj tiam la nupta kavaliraro venis al Tarazona por kavalirigi la reĝon en la katedralo. En 1283 oni kreis «Union» de nobeloj kontraŭ la reĝo Petro la 3-a de Aragono, kiu ludos gravan rolon por limigi la reĝan aŭtoritaton en la Regno Aragono kio daŭris ĝis la regado de Filipo la 2-a, kiu finigis la sendependecon de la institucioj de la Regno Aragono precize en alia kunsido de Tarazona, en 1592.

Alfonso la 4-a de Aragono edziĝis al Eleonora de Kastilio la 5an de februaro 1329 en Tarazona kun ĉeesto de Alfonso la 11-a de Kastilio, kiu interkonsentis kun Alfonso la 4-a de Aragono ne helpi la regnon nazarian de Granada. En la Milito de la du Petroj, la urbo estis okupita de la kastiliaj trupoj dum naŭ jaroj kaj suferis grandajn damaĝojn; finfine aragonanoj, kun helpo franca, rekuperis la urbon en 1366. Denove okazis tie kunsido de Cortes del Reino de Aragón en 1483, pro kio la Katolikaj Gereĝoj estis tie dum kvar monatoj en la episkopa palaco. Tarazona rekuperis laŭlonge de la 15-a jarcento la loĝantaron perditan en la 14-a jarcento pro la militoj kaj la pesto. Tamen, pro la unuigo de Kastilio kaj Aragono (1479) la defenda gravo de la urbo malgraviĝis.

Moderna epoko[redakti | redakti fonton]

En 1495 okazis denove Kortesoj en Tarazona kun ĉeesto de la Katolikaj Gereĝoj kiuj gastiĝis en la episkopa palaco kaj tiuokaze oni nomumis kiel ĉefepiskopo de Toledo na Francisco Jiménez de Cisneros. En la 16-a jarcento okazis demografia kaj ekonomia plibonigo en la urbo, kaj oni fondis nombrajn konventojn, kunsidejo por komercistoj, kiu en la 17-a jarcento iĝis urbodomo, kaj nova altiraĵo por la bazara placo, uzata ankaŭ por taŭrludado.

Foruo kaj Aktoj de la Kortesoj de Tarazona de 1592.

En 1591 okazis en Aragono tumultoj pro la afero de Antonio Pérez, reĝa sekretario persekutita de Filipo la 2-a, Tarazona apogis la monarkon, kiel aliaj urboj escepte de Zaragozo. En 1592 okazis denove Kortesoj kun ĉeesto de Filipo la 2-a, kiu limigis la aragonajn instituciojn kaj plifortigis la reĝajn aŭtoritatecojn. La loĝantaro post la kristana konkero restis grandparte de mudeĥaroj kaj poste de moriskoj, kies forpelo rezultos en enorma demografia kaj ekonomia krizo. En 1610 la islamdevena loĝantaro estis definitive forpelita, kio rezultis en la forigo de centoj da moriskoj el la valo, nome ekonomia kaj demografia krizo. En 1658 mortis en la urbo la aragona verkisto Baltasar Gracián, unu de la grandaj figuroj de la Hispana Ora Jarcento.

Nuntempa epoko[redakti | redakti fonton]

En la 19-a jarcento, dum la Milito de Hispana Sendependigo, francaj trupoj okupis Tarazona en 1808 kaj la urbo sendis delegiton al la Kortumo de Kadizo por defendi la Konstitucion. La okupacion daŭris ĝis 1813. Poste startis la industriigo de la urbo, ene de la ĵus kreita provinco Zaragozo en 1833. Tarazona demografie kreskiĝis ekde la dua duono de la 19-a jarcento. Profite de la internacia manko pro la filoksero en Francio, kreskiĝis la kultivado de vitejoj. Sed poste Tarazona perdis parton de siaj komercaj kaj de servaj funkcioj, estante for de la novaj komunikvojoj.

Tamen, la Unua Mondmilito rezultis en unua helpo por la tekstila industrio, sed ĉefe ankaŭ la Hispana Enlanda Milito okazigis pli grandan ekonomian floradon, per industrio por alumetoj kaj tesktiloj. La posta krizo de ambaŭ sektoroj same kiel la konkurenco de la apuda Tudela bremsis la kreskon.

La lasta kunsido de la Kortesoj de Aragono en Tarazona okazis en 1987. La 2an de decembro, la Kortesoj elektis kiel 67a Justicia de Aragón na Emilio Gastón, de familio de esperantistoj, kiu iĝis la unua Justicia post 280 jaroj de ties abolo pere de la Dekretoj de Nueva Planta de 1707. En 1988 oni fondis en Tarazona la Domon de la Tradukisto, inspirite de alia kiu ekzistis en la 11-a kaj 12-aj jarcentoj.

Surrokaj domoj.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento, kaj ankaŭ en Tarazona oni malaltiĝis el 12 059 loĝantoj en 1960 ĝis nunaj 10 565 loĝantoj. Tamen ĝi estas ankoraŭ la 11a plej loĝata loĝloko en Aragono.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Tradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo kaj brutobredado (ĉefe ŝafoj, porkoj kaj kortobirdoj), kaj sekva nutrindustrio (ĉefe vinproduktado). Historie gravis industrio kaj nune ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo. Krom la menciitaj industrioj pri alumetoj kaj tekstiloj, ekzistis produktado de papero, faruno, alkoholo, ĉokolado, biskvitoj, lesivo, pastaĵoj ktp. Lastatempe plej gravis teknologiaj industrioj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Altiraĵoj estas tre diversaj, sed gravas la zorgita historia kerno kun popola arkitekturo, palacetoj, arkoj ktp. Ĉefa vidindaĵo estas la katedralo. Ĝi estis ekkonstruita en gotika stilo kun rimarkinda kupolbazo, sed rekonstruita kun mudeĥaraj elementoj; tiukadre la sonorilturo havas gotikan bazon, mudeĥaran mezan parton kaj renesancan pinton. La episkopa palaco elstaras super la rivero Queiles, kaj iam estis milita kaj nobela konstruaĵo.

La katedralo.
  • La preĝejo de Sankta Maria Magdala havas sveltan romanik-mudeĥaran sonorilturon. Ĝi estas la plej antikva templo konservita en la urbo, kun tri absidoj de fino de la 12-a jarcento. Ĝia turo estas la ĉefa vidreferenco de la antikva kerno.
  • La preĝejo de Sankta Mikaelo, el la 13-a jarcento rekonstruita en la 16-a, kun elstara retablo renesanca pentrita de Pietro Morone.
  • Moskeo de Tórtoles, de la 15-a jarcento, estas unu de malmultaj aragonaj moskeoj konstruitaj jam sub kristana dominado kaj ankoraŭ ekzistanta. Ĝi konservas la islaman mihrabon, tutkoloran mudeĥaran plafonon kun arabaj skribaĵoj kaj murpentraĵoj de la converto en kristana preĝejo en 1526.
  • La preĝejo de la Virgulino de la Rivero, konstruita inter 1667 kaj 1672, de baroka stilo kun elstara ĉefretablo.
  • La preĝejo de Sankta Atilano, de baroka stilo, nun kulturejo.
  • Ermitejo de Sankta Johano, elfosita en roko, ununava.
  • Krucmonumento, templeto de ĉirkaŭ la 16-a jarcento sur deklivo en la periferio.
  • De la iama Konvento de Sankta Francisko konserviĝas la klostro, la biblioteko, aktuale Oficiala Lingvolernejo, kaj la preĝejo kun la plej ampleksa ĉefretablo en la urbo. En alia iama konvento estas nun konservatorio.
Urbodomo.
  • Urbodomo, konstruita inter 1557 kaj 1563 kiel kunsidejo de komercistoj, ekde la 17-a jarcento urbodomo, kun renesanca fasado kun figuroj de Herkulo —mita fondinto de la urbo—, Pierres, Caco —mitologiaj estaĵoj de proksima Moncayo— kaj la procesio de kronigo de la imperiestro Karolo la 5-a en Bolonjo.
  • Pendodomoj konstruitaj profite de la rundvojo de la murego de la kvartalo Cinto. En diversaj punktoj de tiu kvartalo videblas ankoraŭ sektoroj de la murego foje integritaj en privataj loĝejoj. Restas ankaŭ kelkaj pordegoj kaj turetoj. La urbodomo mem estas apogita sur peco de murego, kies fundamento videblas en la interno de la konstruaĵo.
  • Turo de Samanes, de la 14-a jarcento, en la nuna samnoma senhomejo, ĉe loĝloko Cunchillos.
  • Palaco de Eguarás, renesanca palaco de la 16-a jarcento, granda rezidejo de la markizoj de Eguarás, kun korto, botanika ĝardeno kaj pentraĵoj de Pietro Morone.
  • Teatro de Belartoj, de la jaro 1921, ekzemplo de eklektikisma arkitekturo, kun kapacito por 475 personoj.
  • Malnova taŭrludejo, oklatera, konstruita inter 1790 kaj 1792, estis fakte loĝejaro de 32 loĝejoj kies posedantoj luis la balkonojn okaze de festoj. Nuntempe plue estas loĝata dum la festoj okazas en nova taŭrludejo de 1870.​
Nokta panoramo de la Malnova taŭrludejo.
  • Estis grava juda kvartalo kun propra murego (nokte fermita), du sinagogoj, diversaj stratoj por diferencaj klasoj, nova kvartalo ktp., totale por 70 familioj. Grava judo estis Moŝe de Portella, grava funkciulo en la regiona administracio. Nuna muzeo pri judoj havas sian nomon.
  • La industria arkeologia heredo estas lastatempe valorigita kiel parto de la kultura heredo kaj turisma vizintindaĵo.
Perdita trono "Sitial del Justicia en Tarazona".
  • Estas gravaj historiaj artaĵoj kiuj perdiĝis aŭ disiĝis pro zorgomanko. Inter ili menciindas:
    • Granda mudeĥara kasonaro de la Episkopa Palaco. Probable devena de salono kiu aktuale ne plu ekzistas. Oni ne scias kiel ĝi eliris, sed dekomence estis aĉetita de la usona riĉulo William Randolph Hearst kaj poste de la meksika Mauricio Fernández Garza.​ Aktuale estas en lia domo de La Milarca (San Pedro Garza García, Nuevo León, Meksiko).
    • Ligna trono de Justicia. Meblo renesanca de la 16-a jarcento, atribuito al la skulptisto Bernal del Fuego, kun la urba blazono. Ĝi estis vendita de la municipo en 1920 konsiderante ĝin "neutila" nevalorigante ĝian histori-artan valoron. Ĝi estis aŭkciita en Novjorko en 1921 kaj oni ne konas kie ĝi estas nun.
    • ​​ Gotika retablo de "Nuestra Señora", devena de la kapelo de la familio Santa Fe en la preĝejo de la konvento de Sankta Francisko, verko de Blasco de Grañén. La centra pentrotabulo (Virgulino de Mosén Esperandeu de Santa Fe) konserviĝas en la Muzeo Lázaro Galdiano (Madrido). Aliaj tri pentrotabuloj parte konserviĝas en la Urbodomo de Tarazona.
    • ​​ Gotika retablo de Sankta Andreo, devena de la samnoma kapelo de la Katedralo de Tarazona. Verko de Pedro Díaz de Oviedo de fino de la 15-a jarcento. Unu pentrotabulo konserviĝas en la Muzeo de Navaro (Pamplono).
  • Apartan mencion meritas la festo de Cipotegato, en kiu paradas ekstravagance vestita figuro al kiu oni ĵetas tomatojn, en la 27a de aŭgusto. Ankaŭ la Sankta Semajno altiras la atenton de kaj lokanoj kaj de vizitantoj, dum inter poli moderan jeventoj elstaras festivalo de komedia kinarto "Paco Martínez Soria".

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]