Sahún

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sahún
municipality of Aragon
Administrado
Poŝtkodo 22468
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 319  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 35′ N, 0° 28′ O (mapo)42.5766666666670.46583333333334Koordinatoj: 42° 35′ N, 0° 28′ O (mapo) [+]
Alto 1 135 m [+]
Areo 73,36334 km² (73 36. 334 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Sahún (Provinco Ŭesko)
Sahún (Provinco Ŭesko)
DEC
Sahún
Sahún
Situo de Sahún
Sahún (Hispanio)
Sahún (Hispanio)
DEC
Sahún
Sahún
Situo de Sahún

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sahún [+]
vdr

Sahún [saUN] (en benaskesa Saún)[1] estas loĝloko kaj municipo de Hispanio, en la nordokcidento de la komarko Ribagorza (kies ĉefurbo estas Graus) apartenanta al la nordoriento de la Provinco Huesko (regiono Aragono), kiel loko en la nomita Valo de Benasque.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Eresué.
Eriste.

Ĝia municipa teritorio estas en la nordokcidento de la komarko Ribagorza, en la koro de Pireneoj ĉe la rivero Ésera, kaj ĉe la Akvorezervejo de Linsoles. La municipa teritorio enhavas ankaŭ la loĝlokojn Eresué (Erisué en benaskesa) atingebla laŭ montara ŝoseo, kaj Eriste (Grist en benaskesa) atingebla laŭ la propra ŝoseo A-139. En la teritorio estas la Natura Parko Posets-Maladeta kaj la Natura Monumento de la Pireneaj Glaĉeroj.

Ĝi limas oriente kun Benasque. Oni parolas variaĵon de la aragona, nome filologie konata kiel kunejo de la aragona, la kataluna, la gaskona pro kio oni povas paroli pri transira parolmaniero nome benaskesa aŭ "patués".

La klimato estas malvarma, nome altmontara.

La loĝloko Sahún mem (1135 msm)[2] estas je 138 km nordoriente de Huesca. Ĝi estas komunikata laŭ la ŝoseo A-139 kiu kondukas norden al Benasque kaj al Castejón de Sos suden.

Historio[redakti | redakti fonton]

Komence de la 19-a jarcento la tuta komarko estis damaĝita pro la franca invado.

Dum la Hispana Enlanda Milito la loĝloko suferis pro operacoj kadre de la atakoj de la respublikanoj klopode al konkero de la provinca ĉefurbo Ŭesko kaj fina kontraŭatako de frankistoj kiu rezultis en homamasa fuĝado de respublikanoj kaj de militrifuĝintoj.

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Sahún kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 308 loĝantoj (2022).[3]

Aktualo[redakti | redakti fonton]

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo kaj forstado kaj ĉefe brutobredado (ŝafoj, kaj ĉefe bovoj) al natura, sporta, kultura, montara kaj rura turismo ĉefe rilate al la montaro. La kreado kaj disvastigo de skiejo de Cerler, kaj la kreskanta montarturismo helpis la konstruadon de hoteloj, loĝejaroj, restoracioj, vendejoj kaj rilataj instalaĵoj.

Ĉefaj vidindaĵoj estas la preĝejoj; en la municipo estas nombraj montopintoj; krome estas "ibones" (glaĉeraj lagoj), montaraj rifuĝejoj kaj tiel plu.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • Ubieto Arteta, Antonio, "Historia de Aragón". Los pueblos y los despoblados 1 (Eld. Anubar. Zaragoza, 1984)
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Eld. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Sahún en la hispana Vikipedio.