Céret

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Céret
katalune: Ceret, esperante: Cereto
komunumo
Ceret vue générale.jpg
Vido de la urbo
Blason de Céret.svg
Blazono
Regno Flago de Francio  Francio
Regiono Langvedoko-Rusiljono
Departemento Orientaj Pireneoj
Arondismento Céret
Kantono Céret
Interkomunumreto Vallespir
Rivero Tech
Situo Céret
 - koordinatoj 42°29′21″N 2°45′8″E  /  <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 42.48917 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">42.48917°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < / 42.48917; Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo * (Céret)
Plej alta punkto
 - alteco 1 440 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco 107 m s. m.
Areo 37,86 km² (3 786 ha)
Loĝantaro 7 675 (2009)
Denseco 202,72 loĝ./km²
Urbestro Alain Torrent
2008-2014
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 66400
INSEE 66049
Situo de Céret kadre de Francio
ButtonRed.svg
Situo de Céret kadre de Francio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Céret
Laŭloka nomo : Cérétan

Céret (katalune Ceret, esperante Cereto) estas malgranda urbo en suda Francio kun 7 675 loĝantoj (stato je 2009-01-01). Ĝi situas rande la monto-piedo de Pic du Canigou en la departemento Orientaj Pireneoj (Département Pyrénées-Orientales) en la regiono Langvedoko-Rusiljono (Languedoc-Roussillon), ĉ. 35 kilometrojn sudokcidente de Perpinjo (Perpignan) kaj ĉ. 180 kilometrojn norde de Barcelono en la valo de la rivero Tech.

Enhavo

Etimologio [redakti]

La nomo Cereto laŭdire venas de Cereso, la greka diino de agrikulturo. La loĝantoj france nomiĝas les Cérétans. Etimologie parenca ankaŭ estas la kataluno nacia danco sardano, kiu pli frue nomiĝis La Ceretane.

Vidindaĵoj [redakti]

En Cereto troviĝas la mezepoka "Ponto de l' Diablo" (Pont du Diable (Céret)), kiu estis la plej granda ponto de la mondo en la 14-a jarcento kun arko-larĝo de 45,45 m.

Historio [redakti]

La urbo apartenis al Hispanio ĝis la traktato de la Pireneoj 1659, poste ĝi estas franca.

Arto [redakti]

De 1909 Cereto fariĝis centro de francaj kaj hispanaj kubistoj. Nuntempe la urbeto havas konatan muzeon de moderna arto kun ĉ. 700 pentraĵoj kaj desegnaĵoj, i.a. de Pablo Picasso, Henri Matisse, Marc Chagall, Joan Miró, Jean Cocteau, Raoul Dufy, Juan Gris, Aristide Maillol, Chaim Soutine, André Masson, Manolo Martínez Hugué, Auguste Herbin k.a.

Esperanto [redakti]

En 1904 Paul Berthelot fondis la asocion Espero Kataluna en Cereto. En 1905 Berthelot fondis la propagandan gazeton "Esperanto" en la urbeto, kiu en 1908 fariĝis la organo de Universala Esperanto-Asocio. Post lia foriro en 1906 la ĉefaj aktivuloj por Esperanto en Cereto estis Thérèse Julia kaj ŝia edzo.

Okaze de la eŭropaj balotoj, Eŭropo - Demokratio - Esperanto ricevis 5 voĉdonojn (0,20 % de voĉoj) en 2004, kaj 6 voĉdonojn (0,25 % de voĉoj) en 2009.

Najbaraj komunumoj [redakti]

Ĉirkaŭ Céret
Oms Vivès Saint-Jean-Pla-de-Corts
Reynes Céret Maureillas-las-Illas
Maçanet de Cabrenys

Demografio [redakti]

1793 1800 1806 1831 1836 1841 1846 1851 1856
1 754 2 181 2 517 3 251 3 302 3 313 3 519 3 586 3 488
1861 1866 1872 1876 1881 1886 1891 1896 1901
3 585 3 737 3 708 3 629 3 777 3 818 3 828 3 766 3 840
1906 1911 1921 1926 1931 1936 1946 1954 1962
3 841 3 921 4 472 4 918 5 052 5 118 5 148 5 091 5 421
1968 1975 1982 1990 1999 2006 2009 - -
5 438 5 987 6 798 7 285 7 291 7 568 7 675 - -
Fontoj: CASSINI[1] kaj INSEE[2]

Partneraj urboj [redakti]

Notoj kaj referencoj [redakti]

  1. Cassini. Loĝantaro antaŭ 1962.
  2. INSEE : Loĝantaro ekde 1962.