Cantalejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cantalejo
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 40320
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 3 546  (2023) [+]
Loĝdenso 45 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 16′ N, 3° 56′ U (mapo)41.258888888889-3.9286111111111Koordinatoj: 41° 16′ N, 3° 56′ U (mapo) [+]
Alto 964 m [+]
Areo 79 km² (7 900 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Cantalejo (Provinco Segovio)
Cantalejo (Provinco Segovio)
DEC
Cantalejo
Cantalejo
Situo de Cantalejo
Cantalejo (Hispanio)
Cantalejo (Hispanio)
DEC
Cantalejo
Cantalejo
Situo de Cantalejo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cantalejo [+]
vdr

Cantalejo [kantaLEĥo] estas municipo en la centro de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Pinares (Pinartero) en la nordo de la provinco.

Cantalejo en la provinco Segovio.
Preĝejo de Sankta Andreo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 79,43 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 3 522 loĝantojn. Ĝi ne perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, ĉar ĝi fakte funkciis kiel komarka centra urbo.

Ĝi distas 48 km de Segovio, provinca ĉefurbo kaj limas kun municipoj Fuenterrebollo, Sebúlcor, Sepúlveda, Lastras de Cuéllar, San Pedro de Gaillos, Cabezuela, Puebla de Pedraza kaj Rebollo. La municipo konsistas el Aldeonsancho, Cantalejo, kaj Valdesimonte.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. El 1076 Cantalejo estis ĉefa urbo de principal ochavo de la Comunidad de Sepúlveda. En la 18-a jarcento grava metio estis de ĉarpentistoj, kio poste rezultis en la fabrikado de agrikulturaj laboriloj kaj la respektiva agado de vagantaj komercistoj.

Alfonso la 13-a havigis la titolon de "urbo" en 1926.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj kaj terpomoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado). Interesa tradicio estas loka ĵargono rilata al la fabrikado kaj komercado de la laboriloj, nome gaceríabriquero, kun enhavo de vortopruntoj el galega, eŭska kaj araba.

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo de Sankta Andreo de la 16-a jarcento.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]