Kaŝgaja lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
kaŝgaja
Parolata en Irano
Denaskaj parolantoj 1,5 milionoj
Lingvistika klasifiko
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-2 tut
  ISO 639-3 qxq
v  d  r
Information icon.svg

La kaŝgaja lingvo (propra nomo Qaşqay dili, QaşqaycəQaşqay Türki ["kaŝgaja turka"]) estas lingvo el la tjurka lingvaro, en Irano parolata de proksimume 1,5 milionoj da homoj. Alternativaj literumoj de la lingvo estas inter alie Qashqa'i, angle Khashkhay turke Kaşkay Türkçesi.

La kaŝgaja apartenas al la "suda" grupo de la (oguza grupo de la) tjurka lingvaro, kaj parencas kun la lingvoj ajnalua kaj afŝara (la retejo ethnologue.com" erare listigas la lingvon en la "okcidenta" grupo).

Parolantoj kaj areo de disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

La parolantoj de la lingvo estas la anoj de la etno de kaŝgajoj en suda Irano. Dum la irana ŝtata censo de 1982 200.000 homoj indikis la kaŝgajan kiel gepatra lingvo. Laŭ taksoj el la jaro 1997 oni estimas la nombron de parolantoj de la kaŝgaja je 1,5 milionoj da homoj [1]. La lingvanoj tradicie estas nomadoj kaj dum siaj migradoj pasas la sudon de Irano, kaj aparte la provincon Fars (la sudan parton dum vintro, la nordan dum somero).

La kaŝgajoj kutime estas dulingvaj kaj krom la kaŝgaja plejparte regas ankaŭ la persan.

Alfabeto[redakti | redakti fonton]

La kaŝgaja oficiale konsideriĝas kiel senskriba, kvankam troveblas fragmentaj dokumentoj en la lingvo. Tiuj de ĉiam skribiĝis en la araba alfabeto kun la kvar aldonaj signoj de la persa lingvo.

Referenco[redakti | redakti fonton]

  1. laŭ la retejo ethnologue.com

Vikpedia projektaro[redakti | redakti fonton]

Incubator-logo.svg

testa vikipedio en la kaŝgaja lingvo