Monopolkapitalismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
socialisma propaganda slogano ĉe la urbodomo de Halle (Saale) en GDR(1950), foto el la ŝtata arkivo de Germanio

En Marksismo, do baze laŭ la konceptoj de la libro La Kapitalo de Karl Marx, la koncepto monopola kapitalismo estas evolufazo de kapitalismo, en kiu per entreprena koncentriĝo, centraligo kaj kreoj de ekonomiaj karteloj de larĝaj branĉoj de la ekonomio, la antaŭa ekonomia konkurenco estas plejparte forigata aŭ alprenas aliajn formojn (vidu ankaŭ imperiismo). En ĉi tiu fazo, oligarkoj, grandaj terposedantoj kaj grandaj korporacioj havas dominan pozicion (monopolon) almenaŭ en la ŝlosilaj industrioj.

La monopoligo kaj kartelformado fine de la 19-a jarcento ne okazis neeviteble, sed ankaŭ estis kaŭzita de politiko kiu antaŭenigis la dominadon de la merkatoj kiel kontribuon al malrapidigo de la ekonomio kaj pliigo de produktiveco.[1] Hodiaŭ, en la plej multaj landoj de merkata ekonomio, oni klopodas malhelpi limigojn al konkurenco per jura kaj institucia influo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]