Koĝe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Koĝe
urbo en Sud-Koreio • urbego
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 249 290  (2019) [+]
Loĝdenso 621 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 34° 51′ N, 128° 35′ O (mapo)34.850277777778128.58861111111Koordinatoj: 34° 51′ N, 128° 35′ O (mapo) [+]
Areo 401,63 km² (40 163 ha) [+]
Koĝe (Suda Koreio)
Koĝe (Suda Koreio)
DEC
Koĝe
Koĝe
Situo de Koĝe

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Geoje [+]
vdr

Koĝe (koree 거제시, laŭ ĉinaj literoj 巨濟市) estas marborda urbego en Sud-Koreio. La loknomo signifas: granda savo.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Haveno en Koĝe

Koĝe situas sur insulo en sudorienta parto de la lando. Pusano troviĝas 53, Seulo 333 km [1].

Historio[redakti | redakti fonton]

En Koĝe arkeologoj trovis restaĵojn el la epoko neolitiko. La unua skriba mencio okazis en 757. Koĝe funkciis kiel strategia loko en konstruado de ŝipoj por orienta ekspedicio (기해동정) en 1419. Okazis granda mara venko en la proksimeco en 1592 kontraŭ japanaj invadantoj. Dum la Korea milito ne okazis ĉi tie bataloj, sed estis tie koncentrejo por militkaptitoj. En 1989 Koĝe ricevis urban statuson.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

En la malfrua 20-a jarcento en Koĝe la ŝipkonstruado graviĝis. Pro la marborda subtropika klimato en la areo oni kultivas ananasojn kaj fungojn. La fiŝkaptistoj kolektas diversajn marmanĝaĵojn.

Klimato[redakti | redakti fonton]

En Koĝe jare pluvas po 2007 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter marto-septembro pli ofte pluvas pro la musono. La averaĝa jara temperaturo estas 14 °C, tio varias dum jaro inter 9-19 °C. Inter decembro-februaro ofte frostas. Tamen, la insulo konservas la varmon pro la varmaj marfluoj.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

  • La insulo havas ponton al la kontinento.
  • pramo trafikas inter la ĉefinsulo kaj la ceteraj insuloj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fortikaĵo en Koĝe

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans