Ĉinhŭangdaŭo
El Vikipedio
| Ĉinhŭangdaŭo | ||
|---|---|---|
|
|
||
| Administrado | ||
| Provinco | Hebejo | |
| Urbestro | Zhu Haowen (朱浩文) | |
| Aŭtokodo | 冀C | |
| Kodo laŭ | 0335 | |
| Retpaĝaro | http://www.qhd.gov.cn/ | |
| Demografio | ||
| Loĝantaro | 1 177 300 (urbocentro) 2 805 400 (prefektujo) |
|
| Loĝdenso | 359,1 loĝ./km2 | |
| Geografio | ||
| Areo | 7 882 km² | |
| Horzono | UTC +8 | |
| Loko de Ĉinhŭangdaŭo en Hebejo, Ĉinio | ||
Ĉinhŭangdaŭo aŭ Qinhuangdao (ĉine: 秦皇岛; pinjine: Qínhuángdǎo) estas urbo en la provinco Hebejo de la Ĉina Popola Respubliko. La urbo situas ĉe la Bohaj-golfo, okcidenta parto de la Flava Maro. La orienta fino de la Granda Ĉina Muro situas en Ĉinhŭangdaŭo.
Loĝantaro[redakti]
Ĉinhŭangdaŭo havas tutprefektujan loĝantaron de 2,8 milionoj en 3 distriktoj, 3 subprefektujoj kaj 1 aŭtonoma subprefektujo. Laŭ la germana Vikipedio la urbo mem en 2009 havis 816.428 da loĝantoj.
Ekonomio[redakti]
Ĉinhŭangdaŭo estas grava havenurbo, kaj de tie elŝipas la plejparto de terkarbo en la lando. La haveno estas aktuale konstruata por plivastigo.