Sihun

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sihun
urbo en Sud-Koreio • urbego
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 425 184  (2015) [+]
Loĝdenso 3 234 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 37° 23′ N, 126° 48′ O (mapo)37.380252126.802951Koordinatoj: 37° 23′ N, 126° 48′ O (mapo) [+]
Areo 131,46 km² (13 146 ha) [+]
Sihun (Suda Koreio)
Sihun (Suda Koreio)
DEC
Sihun
Sihun
Situo de Sihun

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Siheung [+]
vdr

Sihun (koree 시흥시, laŭ ĉinaj literoj 始興市) estas havenurbo, universitata urbego en Sud-Koreio.

Urbodomo en Sihun

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ponto de Sihun
Industria areo en Sihun

Sihun situas en la nordokcidenta parto de la lando laŭ rivero tre proksime al la Flava Maro. Ansan troviĝas 7, Buĉon 14, Huason 20, Seulo 26 km [1].

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum la historio Sihun apartenis al pluraj regnoj. Ĝi akiris ĝian nunan administran statuson urbo en 1989, kiam la malnova distrikto Sihun estis dividita en 3 partoj. Inter ili urbo Sihun estis la plej grava kun 93,000 da loĝantoj. Tiu nombro triobliĝis en la sekva jardeko, ĉar la antaŭurbaj loĝejoj estis evoluigitaj.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Ekonomio de Sihun konsistas el diversaj industriaĵoj, komercadoj, liveradoj kaj fiŝkaptadoj. Estas ankaŭ turismo.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Sihun havas kontinentan klimaton kun influoj de musono kaj maro. La someroj estas varmaj kaj malsekaj, la vintroj estas malvarmaj kaj sekaj. La jara averaĝa temperaturo estas 12,5 °C. En la plena jaro oni mezuras precipitaĵojn averaĝe 1,445 mm. En ĉiuj monatoj pluvas (aŭ neĝas), sed inter majo-septembro pli ofte pluvas. Inter decembro-februaro ofte frostas.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • parko pri lotusoj (la florado okazas en julio kaj aŭgusto)
  • "serpenteniga vado" dufoje tage ĉe malfluso
  • insulo "Oido" estas la plej granda insulo en la urbo, ĝi famas pro centoj da restoracioj, multaj arkitekturaj monumentoj kaj arkeologiaj lokoj

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans