Manĝobastonetoj
| Ĉine | |
|---|---|
| Ĉina skribo | 筷子 |
| Pinjino | kuàizi |
| Japane | |
| Kanji | 箸 |
| Transskribado Hepburn | hashi |
| Koree | |
| Hangeul | 젓가락 |
| Revizita romanigo | jeotgarak |
| McCune-Reischauer | chŏtkarak |
| Taje | |
| Taja alfabeto | ตะเกียบ |
| Internacia Fonetika Alfabeto | takìap |
| Vjetname | |
| Vjetnama skribo | đũa |
Manĝobastonetoj aŭ manĝbastonetoj estas manĝiloj, kiujn oni uzas en orienta Azio (Ĉinio, Japanio, Koreio, Vjetnamio) kaj en partoj de Tajlando. La ilo konsistas el paro de samlongaj bastonetoj, kiujn oni uzas pinĉante aŭ "ŝovelante" la manĝaĝojn.
Manĝobastonetoj povas esti la nuraj manĝiloj, aŭ oni povas aldoni kulerojn, kiel en Koreio.
Enhavo |
Historio [redakti]
Tombotrovaĵoj montras, ke tiu formo de manĝiloj ekzistis en Ĉinio jam dum la dinastio Shang (1600 - 1100 a.K.) [1] kaj estis disvastigitaj tra la tuta orienta Azio. La plej malnova trovaĵo de manĝobastonetoj estas paro el bronzo, trovita en tombo de Yin-ruinoj ĉe Houjiazhuang, Anyang, Henano, datita de ĉ. 1200 a.K.[2][3]
Dum la 7-a jarcento bonzoj kaj misiistoj kunportis manĝobastonetojn el Ĉinio al Koreio kaj Japanio.
Iloj similaj al manĝobastonetoj estis elfositaj en la arkeologia ejo Megiddo en Israelo. Tiu malkovro povus montri ke jam dum la antikvo ekzistis komercaj rilatoj al Azio, aŭ ke manĝobastonetoj evoluis paralele. Manĝobastonetoj estis kutimaj iloj ankaŭ en hejmoj de la ujguroj sur la mongoliaj stepoj dum la 6-a ĝis la 8-a jarcento.[4]
Diversaj nomoj [redakti]
En la PIV (eldono 2005) troviĝas la vorto haŝioj kiel sinonimo de manĝobastonetoj. Ĝi devenas el la japana vorto hashi (箸). En Japanio oni nomas haŝiojn ankaŭ otemoto (おてもと); tiun vorton oni trovas presita ofte sur la papero protektanta haŝiojn, kiujn oni kutime forĵetas post nur unu uzo.
La ĉina vorto por manĝobastonetoj estas kuàizi (筷子), esperantigita al kvajzoj. Ĝi konsistas el la du ideogramoj 快 (fonetika parto), kiu signifas rapide kaj 竹 (semantika parto), kiu signifas bambuon. La iama ĉina vorto por manĝobastonetoj, kiu pluekzistas en kelkaj modernaj dialektoj, estis 箸 (pinjine:zhù, Minnan: tī), kiu tabuiĝis sur ŝipoj, ĉar ĝi similis al alia vorto, kies signifo estis halti (住). Tial oni anstataŭis la vorton de alia kun kontraŭa signifo, kuài (rapide).[5]
En la korea lingvo oni uzas la vorton jeotgarak (젓가락), kiu konsistas el jeo (manĝobastoneto) kaj garak (bastoneto), tamen oni ne povas uzi nur jeo por indiki manĝobastonetojn.
En la vjetnama lingvo manĝobastonetoj nomiĝas đũa (箸).
La angla vorto chopstick verŝajne devenas de la pinjina angla, kie chop chop signifis rapide.[6][7]
Pri la vorto haŝio [redakti]
Haŝio estas unu el malmultaj vortoj kun japana etimo en Esperanto. Multaj homoj ne konas la vorton, ĉar lernolibroj de Esperanto ofte fokusas je eŭropa vivmaniero, kaj do nur mencias nomojn por Eŭropaj manĝiloj. Manĝobastoneto estas klariga vorto por tiuj kiuj ne konas la vorton haŝio. Same, al tiu kiu ne konas la vorton kulero, oni povus klarigi per manĝoŝovelilo.
Grandeco kaj materialo [redakti]
Manĝobastonetoj estis faritaj antaŭe el bambuo, princoj kaj riĉaj komercistoj uzis ofte ankaŭ arte distranĉitajn bastonetojn el jado aŭ eburo. Hodiaŭaj haŝioj estas plejofte el ligno aŭ plasto.
Ĉinaj kvajzoj estas faritaj el ligno kaj relative longaj, ĉirkaŭ 25 cm. Por ĉina kuirado oni uzas varmegajn grasojn kaj sekve sufiĉa distanco al la manĝo estas sekureca afero.
En Japanio haŝioj estas ankaŭ el ligno, sed multe pli mallongaj. Ĉar rizo estis tradicie sufiĉe altekosta en Japanio, oni ofte aldonis grajnon. Tiel la rizo estis malpli algluiĝanta kaj do estis malpli facile manĝi ĝin per bastonetoj. Japanoj manĝante tenas la bovlon ĉe la buŝo kaj longaj bastonetoj malhelpus la manĝadon.
En Koreio manĝobastonetoj estas kutime el metalo kaj de meza longeco. Supon kaj rizon oni manĝas tie per kulero.
Uzo [redakti]
Kiam oni ĝuste uzas manĝobastonetojn, manĝado per ili estas surprize facila.
- Oni metu unu bastoneton en la interkruciĝon inter la polekso kaj la mano kaj metu ĝin sur la supron de la ringofingro. Oni ne plu movu tiun bastoneton, ĝi estu senmova.
- La duan bastoneton oni tenu kiel skribilon per la suproj de la polekso, montrofingro kaj longa fingro. Oni certiĝu ke la bastonpintoj estu samnivelaj.
- Oni nun movu la duan bastoneton al senmova bastoneto kaj reen. Tiel oni povas ankaŭ facile pinĉi grandajn aĵojn.
- Post iom da trejnado la bastonetoj funkcios kiel pinĉilo.
Konsilo: komence povas esti pli facile teni la bastonetojn meze. Post iom da sperto oni pli kaj pli fine tenos ilin kaj tiel la bastonetoj havos pli grandan amplekson.
Ĉetabla etiketo [redakti]
Nepre oni ne metu manĝobastonetojn vertikale en rizbovlon. Tion oni nur faras dum funebra ceremonio por memori la mortintojn.
Oni ne rajtas transdoni manĝaĵojn de bastoneto al bastoneto. Kiam oni volas preni iun el komune uzata bovlo, oni turnu la manĝobastonetojn kaj uzu la finaĵojn, kiujn oni ne tuŝis per la buŝo.
En Ĉinio kaj Japanio estas malĝentile meti la manĝobastonetojn sur la bovlon aŭ la teleron (oni metu ilin rekte sur la pleton) aŭ montri per bastonetoj al personoj.
Oni ne ludu per manĝobastonetoj ĉetable.
Faligo de bastoneto estas malbona antaŭsigno en Ĉinio.
Referencoj [redakti]
- ↑ Chinese Chopsticks
- ↑ Lu, Maocun. "An Introduction to Chopsticks," in Agricultural Archaeology, 2004, No. 1:209-216. ISSN 1006-2335.
- ↑ Le due leggende sulle bacchette cinesi
- ↑ Hunoj ĉe republicanchina.org
- ↑ Norman, Jerry (1988) Chinese, Cambridge University Press, p76.
- ↑ of chopstick Difino de manĝobastoneto, Merriam-Webster
- ↑ Norman, Jerry (1988) Chinese, Cambridge University Press, p267.