Montrofingro
El Vikipedio
La lasta reviziita versio (montri ĉiujn) estis aprobita je 10 Mar. 2013.
ŝablonaj/bildaj ŝanĝoj atendas kontrolon.
La montrofingro aŭ montra fingro (latine: index) estas parto de la mano. Ĝi estas la dua fingro, nombrante de la polekso, kaj troviĝas inter la polekso (aŭ dikfingro) kaj la mezfingro (aŭ longa fingro). Ĝi portas tiun nomon, ĉar oni prefere uzas ĝin por montri al persono aŭ objekto.
Ĝenerale ĝi estas la plej lerta mana fingro. Kontraŭe al la ceteraj fingroj, ĝi estas, kiel la polekso, tre moviĝiva. Oni uzas ĝin por signali (al homoj, objektoj, ktp.) kaj klaki sur la ĉefan butonon de la muso (la maldekstra kaze de dekstrulo kaj male kaze de maldekstruloj).
Unikode [redakti]
La montrofingro simbole aperas eĉ en kelkaj unikodaj signoj.
- U+261A ☚
- U+261B ☛
- U+261C ☜
- U+261D ☝
- U+261E ☞
- U+261F ☟

