Kulero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kuleroj: normala (supre) kaj tea (malsupre)

Kulero estas manĝilo kaj kuir-instrumento.

Uz-Funkcioj[redakti | redakti fonton]

Oni ĉefe povas difini kvar uz-funkciojn:

1. Elpreno kaj transporto de nutraĵoj likvaj, duon-likvaj, aŭ el eroj pli malpli regulaj, de iu ujo al alia, aŭ de ujo al buŝo. Laŭ tiu uzo, ĝi klasiĝas en la kategorio de teknikaj objektoj "transportiloj", kaj ĝi parencas al ŝovelilo.
2. Distranĉo de pecoj el nutraĵo unupeca sed sen granda rezisto, kiel glaciaĵo, flaŭno, kuirita ovo, frukto, k.s. Laŭ tiu uzo, ĝi klasiĝas en la kategorio de teknikaj objektoj "medio-modifiloj", kaj ĝi parencas al ŝpato.
3. Kreado de interna kirlo en kuirad-preparado, cele al miksado, aŭ al reguligo de la varmeco. Laŭ tiu uzo, ĝi klasiĝas en la kategorio de teknikaj objektoj "medio-modifiloj", kaj ĝi parencas al kirlilo (kemio).
4. Dozado de la nutraj elementoj postulataj por iu preparado. Laŭ tiu uzo, ĝi klasiĝas en la kategorio de teknikaj objektoj "informiloj", kaj ĝi parencas al gradigita tubo (kemio).

Noto: Tiuj uzfunkcioj ne malhelpas uzon kun tute alia celo (vidu supre "deflankeniĝantaj uzoj").

Partoj, funkcioj kaj interrilatoj[redakti | redakti fonton]

cuillère
cuillère

Sufiĉe simpla objekto, kulero konsistas el nur du partoj:

1 la tenilo: funkcio: ebligi prenon. Ĝi konsistigas la uzanto-interfacon.
2 la kava parto, ĝis nun sen speciala nomo. Ni uzu la nomon en ĉi-artikolo pelveto: il-funkcio (Oni nomas il-funkcio la funkcion de la parto, kiu plenumas la ĝeneralan funkcion de la tuto).

La mekanika ligo inter la du partoj estas kompleta ligo, rigida, konstanta.

La funkcia analizo resumiĝas al "Tenilo stiras Pelveton" kio konsistigas tre bazan programon, rigida, ne ripetada, logike sinsekva.

Apartigado[redakti | redakti fonton]

1: Tenilo

-Pli malpli adaptita al varmo (Izolado per tegaĵoj el plasto, ligno, ledo, k.s.)
-Adaptado laŭ longeco, depende de la ujo uzota.
-Adaptado de formo, cele al flanken-teno: truo, hok-formo ĉe la fino aŭ meze de la tenilo (konfitaĵ-kulero), ktp.

2: Pelveto

-Elekto de la materio, depende de la ujo uzota: la pelveto estas ĝenerale el metalo, plej ofte el ne-rustigebla ŝtalo, aŭ el plasto por la polikvarfluoretilenaj ujoj, eĉ ankoraŭ kelkfoje el ligno, kvankam tio estas nun malkonsilinde, kaj eĉ malpermesite en kelkaj landoj, por la ne-privata kuirado.
-Elekto de la formoj laŭ la uzado (multege da formoj diversaj)
-Normigo de la volumeno de la pelveto, cele al dozado:
*la kafo-kulero, 5 cm3 ;
*la deserto-kulero, 10 cm3 ;
*la supo-kulero, 15 cm3.

3: Ligo Tenilo/pelveto

- aldoneblas fald-sistemo (tendumada ekipaĵo).

Varo-gamo[redakti | redakti fonton]

La multnombraj specialaj uzoj eblaj, aldone al la luksaj aŭ dekoraci-celaj produktoj, igas tre vasta la kuler-gamon.

Plasta kulero por unufoja uzado. Sed reale ĝi taŭgas kaj vere ofte estas uzata multfoje.
Ĉinaj porcelanaj kuleroj.

Deflankeniĝantaj uzoj[redakti | redakti fonton]

Eblas kompreneble povas imagi ion ajn, tamen sufiĉe ofte oni konstatas uzon de kulero en:

1. Memfarada hejm-laboro: por trakti analoge materiojn ne nutrajn (farbon, grason, gipson...)
2. Muziko, kie, paro de kuleroj povas konsistigi idiofonan frapinstrumenton komparablan al kastanjetoj (ekzistas eĉ tutpreta fabrikita ilo). Vidu bildon tie: [1] Arkivigite je 2007-03-11 per la retarkivo Wayback Machine

Simbolaj kuleroj[redakti | redakti fonton]

"ligna kulero" estas la pseŭd-trofeo, kiun ricevas simbole, la teamo kiu izolite perdas en la ses-nacia rugbea turniro.

Esprimoj[redakti | redakti fonton]

Naskiĝis kun arĝenta kulero en la buŝo. Naskiĝis en tre riĉajn rilatojn, riĉecon.

Proverbo[redakti | redakti fonton]

Ekzistas pluraj proverboj pri kulero en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

  • Citaĵo
     El malplena telero vane ĉerpas kulero. 
  • Citaĵo
     Pli allogas kulero da mielo, ol da vinagro barelo. 
  • Citaĵo
     Se vi donas mielon, donu ankaŭ kuleron. 

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-10-04.