Ŝpato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ŝpato
Spade.jpg
Ŝpatoj por argilgrundo (malgranda) kaj sablogrundo
Klasifiko konstrua instrumentaro
Uzata por tranĉado de tero kaj turnado de ties pecoj
Rilataj Ŝovelilo
v  d  r
Information icon.svg
Rustita ŝpato

Ŝpato estas mana ilo por fosi kaj plugi. Ĝi uziĝas por tranĉi en la teron kaj turni pecon de ĝi. Ĝi klasiĝas en la kategorio de la teknikaj objektoj "medio-modifiloj", parenca al soko de plugilo.

Partoj, part-funkcioj kaj interrilatoj[redakti | redakti fonton]

Sufiĉe simpla objekto, ŝpato konsistas el nur du partoj;

1. la tenilo: funkcio: ebligi prenon. Ĝi konsistigas la uzanto-interfacon.
2. la klingo: ĉefa funkcio: il-funkcio . kroma funkcio: ebligi apogon kaj premon de la piedo ( kroma uzanto-interfacon)

(On nomas il-funkcio, la funkcion de la parto kiu plenumas la ĝeneralan funkcion de la tuto)

La mekanika ligo inter la du partoj estas kompleta ligo, rigida, malmuntebla.

La funkcia analizo resumiĝas al "Tenilo stiras klingon" kio konsistigas tre bazan programon, rigida, ne ripetada, logike sinsekva.

Apartigado[redakti | redakti fonton]

Shpat.jpg

1: Tenilo

Materio: ĝenerale el ligno, ankaŭ foje el plasto.
longeco: ĉirkaŭ 1 metro por normalaj ŝpatoj, kelkfoje malpli granda.
formo: ĝenerale simple rekta, foje en formo de T (aŭ de anseto- bildo 3) ĉe la fino cele al faciligi la turn-movon, kaj ebligante le flanken-teno en rako.

2: Klingo

formo: du specoj de klingo
1. forko-forma : la klingo konsistas el tri aŭ kvar dentegoj: tiu formo kongruas por grundoj grasaj kaj kompaktaj.
2. ŝovel-forma la klingo estas lada ebena ortangulo (ĉirkaŭ 20 cm x 24 cm.): tiu formo kongruas por grundoj erigeblaj. La supra parto estas pli malpli dikigita por la apogo de la piedo, la alia, male estas akrigita por faciligi la penetradon en la grundo. La formo ne ĉiam estas ebena ortangulo (pinta, ronda, cilindra...)
Materio: Ĝenerale el ŝtalo, ankaŭ troviĝas klingo el titano aŭ el aluminia alojo.

3: Ligo Tenilo-klingo. du ĉefaj sistemoj

1 la klingo ĉe sia supra parto havas specialan formon (ringo, konuso) en kiun oni ŝovas la tenilon, fine ligitan per najlo aŭ ŝraŭbo.
2 kroma peco, konusforma nitita aŭ lutita kun la klingo ricevas la tenilon.

La du sistemoj unuavide similas, sed fakte diferencas en tio, ke en la dua, la ligna fino de la tenilo ne havas kontakton kun la grundo, la rezulto estas tiel ne nur pli firma, sed plie pli longdaŭra - sed evidente pli kosta.

3: Kluĉ-artiko kun tri pozicioj: a) Klingo plilongige al la tenilo (normala uzo) b) klingo orta al la tenilo (uzo kiel pioĉo) c) Klingo kontraŭ la tenilo (ripoz-stato). Ekipaĵo por tendumantoj, militistoj, ktp.
4: Ekzistas ankaŭ sufiĉe kompleksa sistemo, kiu rolas kiel ligo inter Tenilo kaj Klingo, igante la ilon duon-aŭtomata (kvankam komerce ĝi estas nomata "aŭtomata"). Tiu aparato ne plu kongruas kun la ĉi supra analizo, kaj bezonas apartan traktadon.