Rikoltilo
El Vikipedio
Rikoltilo (aŭ lun-arka falĉileto) estas malgranda falĉilo, kun mallonga tenilo kaj lunarka klingo. Ĝi estas agrikultura ilo, uzata ankaŭ de ĝardenistoj.
Ĝi estis ĉe la antikvaj grekoj simbolo de agrikulturo kaj tiel atributo de Demetrio.
Kombine kun martelo, ĝia bildo estas la simbolo de komunismo: rikoltilo kaj martelo.
Laŭ bildrakontoj de Asteriks, la druido devas kolekti la viskon per ora rikoltilo.
[redaktu] Lingva noto
Kvankam sufiĉe ofte, pro la influo de slavaj lingvoj, oni nomas rikoltilon ankaŭ "serpo", oni prefere ne konfuzu ĝin kun serpo aŭ hak-tranĉilo, t.e. tranĉa instrumento, kun pli-malpli kurba kaj dika klingo, uzata por pritondi arbojn, heĝojn, disfendi lignon ktp, uzata en arbar-kulturo.

