Sogvipo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sogvipo
urbo en Sud-Koreio • setlejo • administra urbo de Sud-Koreio • urbego
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 153 861  (2015) [+]
Loĝdenso 177 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 33° 15′ N, 126° 34′ O (mapo)33.249722222222126.56Koordinatoj: 33° 15′ N, 126° 34′ O (mapo) [+]
Areo 870,68 km² (87 068 ha) [+]
Sogvipo (Suda Koreio)
Sogvipo (Suda Koreio)
DEC
Sogvipo
Sogvipo
Situo de Sogvipo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Seogwipo [+]
vdr
Larĝa havena foto pri Sogvipo

Sogvipo (koree 서귀포시, laŭ ĉinaj literoj 西歸浦市) estas mara havenurbo en suda Sud-Koreio.

Urba oficejo de Sogvipo
Marketo en Sogvipo
Urba juĝejo en Sogvipo

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Sogvipo situas en la suda parto de la lando for de la kontinento en mara insulo Ĵeĵudo. Seulo troviĝas 480 km (https://www.distancefromto.net/).

Haveno de Sogvipo

Historio[redakti | redakti fonton]

Arkeologoj trovis plurajn restaĵojn el la ŝtonepoko, neolitiko en kavoj en la suda insulparto. En la komenca historio tiu loko estis parto de praa regno. En la moderna historio ankaŭ tie okazis japana okupado, eĉ Sogvipo estis bazo, kiu liveris marajn produktojn. Dek du artefaritaj kavernoj faritaj fare de la japana armeo daŭre restas laŭ la marbordo. Dum la Korea milito la urbo estis plena de rifuĝintoj, poste la havenurbeto iĝis pli granda.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Akvario en Sogvipo
Afrika Muzeo en Sogvipo
Preĝejo en Sogvipo

Gravas en ekonomio de Sogvipo la turismo, agrikulturo kaj fiŝkaptado.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Sogvipo havas humidan subtropikan klimaton kun varmegaj someroj kaj malvarmetaj vintroj. La jara averaĝa temperaturo estas 16,6 °C, tio varias inter 13-20 °C. Januaro estas la plej malvarma monato, aŭgusto la plej varma. En la plena jaro oni mezuras precipitaĵojn averaĝe 1923 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen dum la pluva sezono inter majo-septembro pli ofte.

Vizitindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • akvofaloj proksime
  • iama vulkana kratero proksime
  • submarŝipa ekskurso
  • marmuzeo (akvario)
  • Afrika Muzeo

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans