Tofuo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kinugoshi tōfu

Tofuo estas origine azia manĝaĵo farita el sojfaboj. Ekde la 20-a jarcento ĝi ankaŭ popularas en la okcidenta mondo pro la vegetarisma kaj veganisma movadoj.

Produktado[redakti | redakti fonton]

El la sojfaboj oni unue faras sojlakton, kiun oni varmigas kaj tiam koagulas per nigariocitrona acido. Poste oni metas la paston en ujon, kaj premadas ĝin por formado kaj forigo de la superflua akvo.

La rezulta produkto povas esti iom rigida aŭ mola aŭ likveca, depende de la celo de la produktanto, do ofte eblas aĉeti aŭ mem produkti diversajn specojn.

Uzado[redakti | redakti fonton]

Oni povas manĝi tofuon krudan (ekzemple en salato) aŭ kuiritan. Pluraj aziaj kuirartoj (ĉina, taja, ktp) fritas aŭ vaporumas sojkazeon, ofte kun legomoj kaj akra saŭco. Iuj homoj bakas ĝin en bakitaj manĝaĵoj, ekzemple meksikaj enchiladas aŭ itala lasagna. Ĝi uzatas ankaŭ en supoj.

Iuj uzas ĝin por anstataŭigi viandon aŭ fromaĝon en diversaj tradicie nevegetaraj manĝaĵoj por vegetarigi aŭ veganigi ilin.

Tofuo estas fonto de proteino kaj aliaj bonaĵoj en la dieto de multaj vegetaranoj kaj veganoj.

Ĝi enhavas ĉiujn esencajn aminoacidojn, mineralojn kiel natrio, kalio, calcio, fosforo, magnezio, fero, zinko kaj vitaminojn kiel B1, B2 kaj B3. Tofuo tamen ne estas fonto de vitamino B12.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La japana vorto tōfu devenas de la ĉina dòufu; ambaŭ signifas pli-malpli sojkazeo. Esperantigo de tiu radiko ankoraŭ ne stabilas, do oni renkontas tofuo, toŭfuo, eĉ tohuo kaj eble aliajn. Krome iuj vortaroj kaj homoj uzas sojkazeo, el jam-ekzistantaj radikoj.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Monato, internacia magazino sendependa, numero 1996/08, paĝo 18: Pri tofuo/tohuo/toŭfuo kaj sojkazeo verkita de Ahn Song-san.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]