Tempeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Disambig-dark.svg Por aliaj uzoj, vidu la paĝon Tempe.

Nekuirita tempeo

Tempeo (indonezie: Tempe) estas kuko el sojofaboj kaj devenas el Indonezio.

Tempeo estas tradicie farita produkto surbaze de (biologaj) sojofaboj. Tiuj estas post trasorbigo kaj kuirado inokulitaj (miksitaj) kun homafabla ŝimo (Rhizopus orizae, Rhizopus stolonifer, Rhizopus microsporus aŭ aliaj) kaj ankoraŭ dum 24 horoj inkubaciitaj.

Tempeo estas riĉa je vitaminoj el la B-grupo, vitamino A, niacino, foliata acido, pantotenacido, biotino, kaj fibroj kaj mineraloj kiel kalcio kaj fero, fosforo, magnezio, kalio, zinko kaj mangano. Tempeo krom tio estas malriĉa je graso kaj tute sen kolesterolo.

Pro la enzima ago dum la fermentado la nutraj elementoj fariĝas pli bone digesteblaj, kaj la malutilaj komponentoj kiel oligo-sakaridoj kaj fitinoj estas malkomponigitaj. La rezulto estas produkto kun digestiĝa koeficiento de 86%, kiu estas riĉa je altkvalitaj proteinoj kun ĉiuj esencaj aminoacidoj.

Tempeo havas neŭtralan guston, sed pro tio ke ĝi facile transprenas aliajn gustojn, ĝi estas taŭga kiel ingredienco por variaj manĝaĵoj. Ĝi ofte estas uzata en la indonezia kuirarto, kaj povas servi kiel parto de vegetaraj manĝaĵoj.

La nutra valoro de 100g da tempeo:

Energia valoro 833
Karbonhidrato 9,9 g
Proteino 19,5 g
Graso 7,5 g
Vitamino B1 0,28 mg
Vitamino B2 0,65 mg
Vitamino B3 2,52 mg
Vitamino B6 830 μg
Vitamino B12 3,9 μg
Kalcio 142 mg
Fero 5 mg
Fosforo 240 mg


Oni observis malsanon kaj veneniĝon de besto (inter ili homo), pro la gluto de Tempeo[1].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Mertens kaj Van Veen (1933). "De bongkrek vergiftigingen in Banjolmas", gazeto : Geneskundig Tijdschrift Nederland Indie, volumo : 63, paĝoj : 1223 nederlande

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]