Lu Xun

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Lu Xun, Lu Hsün (Wade-Giles), aŭ Lusin (25-a de septembro 188119-a de oktobro 1936), la plumnomo de Zhou SHUREN, estis konsiderata unu el la plej influaj ĉinaj verkistoj de la dudeka jarcento kaj la fondinto de la moderna baihua (白话 báihuà), ankaŭ konata kiel la vulgara ĝenro. Li esprimis sian malaprobon de la Konfuceanismo kaj la tiama ĉina societo. Liaj verkaĵoj influegis la Movadon de la Kvara de Majo, kiam Ĉinio transformiĝis literature kaj politike. Li ankaŭ estis fama tradukisto kiu ekkonigis Ĉinion al la monda literaturo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Juna Vivo[redakti | redakti fonton]

Lu Xun naskiĝis en Shaoxing en la provinco de Zhejiang. Unue li nomiĝis Zhou ZHANGSHU sed malfrue renomiĝis SHUREN, kiu signifas "nutri personon". Lia familio estis klera kaj etnobelara, sed ili fariĝis malriĉaj kiam li naskiĝis. Lia patro havis kronikan malsanon kaj mortis kiam Lu Xin estis adoleskulo. Tiuj spertoj inspiris lin studi medicinon, ne la tradician ĉinan (pro la nombro de tiaj ĉarlatanoj) sed la oksidentan medicinon en la Tohoku Alta Medicina Instituto (nuntempe parto de la Tohaku Universitato) en Sendai, Japanio.

Lu Xun malfrue klarigis kiel li forlasis la studadon de medicino. Unutage, post la klaso, unu el liaj japanaj instruistoj projekciis bildon pri japanaj soldatoj en publika ekzekutado de laŭdira ĉina spiono. Aparte de la japanaj soldatoj, la laŭdira spiono estis ĉirkaŭita de ĉinaj samlandanoj. Lu Xun ŝokiĝis pro la apatio de siaj samlandanoj kaj decidis ke estis pli grave kuraci la spiritajn malsanojn de siaj samlandanoj anstataŭ iliajn korpajn. Li tiam revenis al Ĉinio en 1909 kaj poste eklekciis en la Universitato de Pekino kaj ekskribis.

Kariero[redakti | redakti fonton]

En majo de 1918, Lu Xun ekuzis sian plumnomon kaj publikigis sian unuan baihua-an novelon, Kuangren Riji (狂人日记, La Taglibro de Frenezulo), kio estas unu el siaj du pli famaj verkoj. Ĝi fariĝis, pro sia kritiko de la ĉinaj tradicioj kaj familiaj reguloj, la fonto de la Nova Kultura Movado aŭ la Movado de la Kvara de Majo. Alia novelo, La Ĉefa Historio de A-Q (Ah Q Zhengzhuan, 阿Q正传) publikiĝis en la 1920-aj jaroj. Kun La Taglibro de Frenezulo, ĝi aperis en la novelaro Krioj (Na Han 呐喊) en 1923.

Inter 1924 kaj 1926, Lu Xun verkis sian ĉefverkon de ironia rememoraĵo, Zhaohua Xishi (朝花夕拾, Matenaj Floroj Kolektitaj dum Vespero publikiĝita en 1928). En 1927 li publikigis sian kolekton de prozaj poemoj Ye Cao (野草, Sovaĝa Herbaro). Li ankaŭ verkis iom da novelojn publiĝotaj en sia dua novelaro Pang Huang (彷徨, Vagado) en 1926. En 1930, li reviziis Zhongguo Xiaoshuo Lüeshi (中国小说略史, Historia Skizo pri la Ĉinaj Noveloj kaj Romanoj); la unua volumo aperis en 1923 kaj la dua en 1924. Ĉi tiu verko estis unu el la plej gravaj literaturaj kritikaĵoj.

Liaj aliaj gravaj verkaĵoj ampleksas volumojn de tranduktaĵoj, ĉefe el la rusa lingvo. Li admiris Nikolai Gogol kaj traduktis Mortintajn Animojn. Gogol inspiris lian unuan novelon, La Taglibro de Frenezulo. La verkaro de Lu Xun nombris 20 volumojn aŭ pli, kaj, kiel maldesktra verkisto, li ludis gravan rolon en la historio de la ĉina literaturo. Lia verkaĵoj restas influemaj kaj popularaj, aparte kun junuloj. En Japanio li koniĝas kiel Rojin (ロジン katakane aŭ 魯迅 kanĵe).

Lu Xun ankaŭ redaktis iom da maldekstraj gazetoj tiel, kiel Nova Junularo (新青年, Xin Qingnian) kaj Ŝosoj (萌芽, Meng Ya). Li estis la frato de alia grava ĉina politika figuro kaj eseisto Zhou Zuoren (周作人). Kvankam Lu Xun neniam aliĝis al la komunista partio de Ĉinio, li simpatiis kun ĝiaj celoj. Pro tio kaj pro la influo de liaj verkajoj en la historio de la Popola Respubliko de Ĉinio, oni malpermisis la verkaĵojn en Tajvano ĝis la malfruaj 1980-aj jaroj. Li estis frua subtenanto de la Esperanta movado en Ĉinio.

Stilo[redakti | redakti fonton]

La stilo de Lu Xun estas ofte sardona kaj tranĉa pri societaĵoj. Lia lerteco en la uzo de la vulgara lingvo farigis iom da siaj verkaĵoj (ekz-e A Q Zhengzhuan, 阿Q正传, La Ĉefa Historio de A-Q) preskaŭ netradukeblaj. Lia graveco al la moderna ĉina literaturo restis pro lia disvastiga kontribuo-al ĉiuj ĝenroj escepte de romanoj- dum sia vivtempo.

Pensado[redakti | redakti fonton]

Lu Xun estis nomiĝita la "estro de la moderna ĉina kultura revolucio" (de la tradukantoj Yang Xianyi kaj Gladys Yang) de la tradicia ĉina kulturo al la moderneco de Ĉino, kaj li estas rigardata kiel la plej influema ĉina verkisto de la Movado de la Kvara de Majo. Li severe kritikis sociajn problemojn kaj ĉefe la "ĉinan nacian karakteron". Li helpis multon da verkistojn kaj subtenis komunistan pensadon, sed li neniam aliĝis al la komunista partio.

Verkaĵoj[redakti | redakti fonton]

Noveloj[redakti | redakti fonton]

Kolektoj de Eseoj[redakti | redakti fonton]

Literatura Kritiko[redakti | redakti fonton]

Tradukita el la angla kaj germana artikoloj.