Pudong (en simpligita ĉino :浦东; en la tradicia ĉino :浦東; en la pinjina : Pǔdōng ; "laŭlitere: oriente de la rivero Po") estas distrikto en la orienta parto de la urbo Ŝanhajo. La distrikto situas laŭ la orienta bordo de la rivero Huangpu, antaŭ la historia centro de la urbo - la Bund, en la distrikto Pukŝi. La areo evoluiĝis tre rapide, turnante de agrikultura areo en la ĉefan komerccentron de la grandurbo ene de kelkaj jardekoj.