Ĉinia Fervojara Kompanio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉinia Fervojara Kompanio
中国国家铁路集团有限公司
fervoja firmao • Chinese state-owned enterprise vd
Dum 14-a de marto 2013 - nekonata/nuntempe
Antaŭulo Ministerio pri Fervojoj de Popola Respubliko Ĉinio
Jura formo ŝtata entrepreno
Sidejo Pekino
Lando Popola Respubliko Ĉinio
Dungitoj 2 milionoj
Posedata de Ministerio pri Financo de Popola Respubliko Ĉinio vd
filiaj kompanioj China Railway Harbin Group • China Railway Shenyang Group • China Railway Beijing Group • China Railway Hohhot Group • China Railway Taiyuan Group • China Railway Shanghai Group • China Railway Jinan Group • China Railway Nanchang Group • China Railway Guangzhou Group • China Railway Nanning Group • China Railway Wuhan Group • China Railway Zhengzhou Group • China Railway Chengdu Group • China Railway Kunming Group • China Railway Qingzang Group • China Railway Lanzhou Group • China Railway Ürümqi Group • China Railway Xi'an Group • China Academy of Railway Sciences Corporation Limited • China Railway Art Troupe • China Railway Captive Insurance Co., Ltd. • China Railway Design Corporation • China Railway Publishing House • Q97623418Q60990232 • Railway Public Security Bureau • Ĉina Fervoja Muzeo vd
Partoprenanta All-China Federation of Railway Workers' Unions vd
Posedataj kompanioj China Railway Investment Company vd
TTT Oficiala retejo
vdr

La Ĉinia Fervojara Kompanio, oficiale la Ŝtata Fervoja Kompanio de Ĉinio, Ltd. (mandarene :中國國家鐵路集團, aŭ 国铁國鐵), surmerkatigita en okcidentaj landoj kiel angle China Railway aŭ akronime CR) estas ŝtata firmao respondeca por transportaj servoj sur la fervojoj en la popola respubliko de Ĉinio [1].

La firmao estas ŝtata industria entrepreno establita sub la " Leĝo pri posedo de Industriaj Kompanioj " kaj la Financministerio agas nome de la Ŝtata Konsilio kiel la akciulo-posedanto, do la kompanio efektive estas subigita al la Ĉina Financministerio [2]. Antaŭe la firmao estis parto de la antaŭa Ministerio de Fervojoj.

La Ĉina Fervoja Kompanio funkciigas pasaĝerajn kaj ŝarĝajn transportajn servojn pere de 21 filiaj kompanioj. Ĉinio havas ampleksan sistemon de fervojoj kaj reto de ekstremrapidaj trajnoj tra la tuta lando.

Antaŭ tio, Ĉinia Fervojara Kompanio havis propran fervojan policon, prokuroron kaj sendependan kortumon, kiuj plenumis leĝojn pri fervoja transporto. Nuntempe, la policejo de la fervojo daŭre estas sub la kontrolo de la firmao, sed la pozicio de la polico estas kiel ŝtatservo de la Ministerio pri Publika Sekureco de Ĉinio, kvankam ili daŭre estas pagitaj kaj administritaj fare de la fervoja kompanio mem.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la jaroj 2013-2019, la fervoja industrio estis administrita de la Ĉina Fervojista Korporacio, kiu estis subigita al la Ministerio pri Fervojoj de Popola Respubliko Ĉinio, kiu administris fervojan transportadon de 1954 ĝis ĝia dissolvo en 2013 [3][4].

La Ĉina Fervoja Kompanio estis reorganizita la 18-an de junio 2019 kiel la Ŝtata Fervoja Kompanio Ltd., submetita al la leĝoj pri kompanioj de Ĉinio, anstataŭ al la Leĝo pri Posedo de Industria Kompanio, tio signifas, ke la Financa Ministerio agas kiel investanto nome de la ŝtato. kaj la firmao estas gvidita fare de estraro de direktoroj kaj manaĝeroj elektitaj fare de la estraro de direktoroj [5][6].

Logoo[redakti | redakti fonton]

La emblemo de la Ĉinia Fervojara Kompanio estis dezajnita fare de Chen Yuchang kaj oficiale adoptita la 22-an de januaro 1950. La tuta emblemo reprezentas la fronton de lokomotivo. La supra parto de la emblemo reprezentas la ĉinan karakteron dum la subaĵo reprezentas la transversan surfacon de balustrado. La signifo de la emblemo estas, ke la fervojo de Ĉinio apartenas al ĝia popolo [7][8][9].

La emblemo "CR" estas ilustrita sur la trajnoj kune kun la emblemo de Ĉina Fervoja Kompanio.

Filiaj kompanioj[redakti | redakti fonton]

Mapo de servareoj de Ĉinia Fervojara Kompanio [10]

Estas 21 ĉefaj filiaj kompanioj sub la Ĉina Fervoja Kompanio. Aktuale en 2008, proksimume 2 milionoj da homoj laboras por Ĉinia Fervojara Kompanio .


Internacia agado[redakti | redakti fonton]

Internaciaj pasaĝertrajnoj[redakti | redakti fonton]

Pekino - Pjongjango pasaĝera trajno kun la Nacia emblemo de Ĉinio
Pekino- Ulaanbaataro - Moskvo pasaĝera trajno

Ĉinia Fervojara Kompanio funkciigas persontrajnojn de Ĉinio ĝis Mongolio, Rusio, Kazaĥio, Nord-Koreio, kaj Vjetnamio.

Servoj al Eŭropo (Nova Silka Vojo)[redakti | redakti fonton]

Aktuale en 2017, Ĉinia Fervojara Kompanio prizorgas ŝarĝservojn al 15 eŭropaj grandurboj, inkluzive de itineroj al Madrido kaj Hamburgo kaj prova servo al Londono por testi mendadon [11]. La ĉina registaro funkciigas trajnon sur 12.000-kilometra itinero kiu daŭris du semajnojn por vojaĝi. La itinero komenciĝas en Yiwu kaj la trajno al Londono transiras Kazaĥion, Rusion, Belorusion, Pollandon, Germanion, Belgion kaj Francion, kadre de la Iniciato Zono kaj Vojo [12]. Ĉinio movas ujojn plurajn fojojn, ĉar la fervojoj estas uzitaj per aliaj trajnoj en malsamaj regionoj kaj la sama trako ne povas esti utiligita ĉie en la vojo.

Afriko[redakti | redakti fonton]

Ĉinio investis kaj helpis rekonstrui fervojojn en Afriko [13][14]. Ĉinio investis miliardojn da dolaroj en diversaj fervojtransportaj projektoj [15][16][17][18][19][20][21][22][23][24][25].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • Rela transportado en Ĉinio
  • Listo de lokomotivoj en Ĉinio
  • Ĉinia Fervojo ekstrem-rapido
  • Pasaĝera relo transportado en Ĉinio
  • Ekstrem-rapida relo en Ĉinio

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. China Railway (2020-04-04). Arkivita el la originalo je 2022-11-03. Alirita 2022-11-03.
  2. 国家铁路局. Alirita 2017-03-09.
  3. "China renames, restructures railway corporation in reform push", Reuters, 2019-06-18. (angle)
  4. . 中国国家铁路集团有限公司在京挂牌成立 (ĉine). Xinhua News Agency (2019-06-18). Arkivita el la originalo je 18 June 2019. Arkivigite je 2019-06-18 per la retarkivo Wayback Machine
  5. "China renames, restructures railway corporation in reform push", Reuters, 2019-06-18. (angle)
  6. . 中国国家铁路集团有限公司在京挂牌成立 (ĉine). Xinhua News Agency (2019-06-18). Arkivita el la originalo je 2019-06-18.
  7. 中国铁路标志的设计者——陈玉昶 60年前的标志还是这么简洁、漂亮!_刘逸设计_新浪博客. Blog.sina.com.cn (2013-03-13). Alirita 2015-07-31.
  8. Rologo 标志共和国 | 专注于Logo的网站_Logo设计_Logo欣赏 » 中国铁路标志的设计者——陈玉昶. Rologo.com. Arkivita el la originalo je 2015-11-25. Alirita 2015-07-31.
  9. 路徽的来历.
  10. 中国的18个铁路局集团公司(下篇)_腾讯新闻 (2021-02-03). Arkivita el la originalo je 2022-11-03. Alirita 2022-11-03.
  11. . Silk Road route back in business as China train rolls into London (14 January 2017). Alirita 15 January 2017.
  12. Travelling from China to London - BBC News (18 January 2017). Alirita 18 January 2017.
  13. O'Dowd, Emily, "Special report: How five major African rail projects are supported by China.". (en-gb)
  14. Kacungira, Nancy, "Is Kenya's new railway good value for money?", BBC News, 2017-06-08. (en-GB)
  15. The Report: Algeria 2010 page 165. Alirita 2017-01-18.
  16. Chinese Funded Railways. Alirita 2017-01-18.
  17. Government Signs Commercial Contract for the Nairobi to Malaba SGR Section with CCCC. Alirita 2017-01-18. [rompita ligilo]
  18. Mali signs $11bn agreements with China for new rail projects. Arkivita el la originalo je 2017-01-31. Alirita 2017-01-18.
  19. China to build major new African railway from Mali to the coast. Alirita 2017-01-18.
  20. CCECC sign $11.117 billion Lagos-Calabar Rail Contract line. Alirita 2017-01-18.
  21. Abuja-Kaduna Rail line. Alirita 2017-01-18.
  22. Construction of railway from Khartoum to Port Sudan. Arkivita el la originalo je January 9, 2017. Alirita 2017-01-18.
  23. . Chinese Firm CHEC Given US$8 Billion Railway Deal (30 August 2014). Alirita 30 August 2014.
  24. . China’s Xi Finds Eight Good Reasons to Host Uganda’s President. Bloomberg News (31 March 2015). Alirita 1 April 2015.
  25. . Museveni Signs Deal With Chinese Company To Construct Kasese Railway Line (30 March 2015). Alirita 1 April 2015.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]