Carl von Clausewitz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Clausewitz.jpg

Carl (Philipp Gottlieb) von Clausewitz (n. 1-an de junio 1780, en Burg, proksime al Magdeburg, Prusio – m. 16-an de novembro 1831 en Breslau, Silezio) estis prusa generalo, kiu deklaris sin en siaj verkoj por la totala milito, precipe en la verko "Pri la milito". En tiu tipo de milito la militiro devas okazi kontraŭ tuta teritorio, ĉiu havaĵo kaj ĉiu loĝantaro de la malamiko.

Clausewitz venis el malriĉa familio, soldatservis ekde 1792, dum la rejna militiro (1793–94) li akiris rangon de oficiro. En la sekvaj jaroj li servis en garnizonoj kaj lernis dumtempe. En 1801 li ekstudis en la Berlina Militistara Akademio, kie lernis multe de Gerhard von Scharnhorst, lia apoganto.

Li servis en la jena militiro (1806), sed la francoj kaptis lin ĉe Prenzlau kaj hejmenvenis nur en 1808 al Prusio. Post kiam Napoleono atakis Rusion, li demisiis kaj ekservis ĉe la rusoj kaj elstaris kiel generalstaba oficiro (1812).

En 1818 li iĝis generalo kaj direktoro de la Militistara Akademio. En tiu pozicio li havis tempon verki kaj tiel akiri famon. Li akcentis la spiritajn faktorojn, la hazardajn eventojn, kritikon pri militaraj problemoj.

Li argumentis, ke la defenda pozicio estas la pli forta pozicio en aspekto de politika kaj militara vidpunkto.

Antaŭ ol fini la grandan verkon Pri la milito, oni translokigis al Vroclavo, poste al prusaj fortoj. Li malsaniĝis je ĥolero kaj mortis baldaŭ en Vroclavo. Liajn verkojn publikigis la vidvino.

Lia fama diro „la milito estas nenio alia, ol daŭrigo de la politikaj kontaktoj per apliko de aliaj metodoj”.