Jakov Jurovskij

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Jakov Jurovskij en 1918

Jakov Jurovskij (ruse Яков Михайлович Юровский) fakte Jankel Ĥaimoviĉ Jurovskij (7-an (19-an) de junio 1878 en Tomsk aŭ Kujbiŝev - 2-an de aŭgusto 1938 en Moskvo), estis Ĉeka-ano (rusa policagentejo) kaj soveta komunisto, partiano, kiu gvidis la murdon de la cara familio.

Lia avo (Icka) estis rabeno en Poltava, lia patro estis pelita al Siberio pro ŝtelo, kie li laboris kiel vitristo. Lia patrino (Ester Mojŝevna) estis ĉedoma kudristino.

Jurovskij kreskis en ortodoks-juda medio kaj eklernis en sinagoga lernejo en Tomsk, sed ne finis la unuan jaron. Li lernis poste al horloĝisto kaj laboris en Tobolsk kaj Tomsk. Liaj du fratoj elmigris en 1904 al Usono, li mem geedziĝis en sinagogo Mane Jankelevoj kaj translokigis al Jekaterinograd. Li iĝis en 1905 membro de la Socialdemokrata Laborpartio de Rusio, bolŝeviko kaj amiko de Jakov Sverdlov. Samjare, li translokiĝis al Berlino, ŝanĝis eklezion al evangela-luterana kaj sian nomon al Jakov Miĥajloviĉ.

Li reveturis en 1907 al Jekaterinograd kaj malfermis sian horloĝistan ejon. Li estis arestita pro revolucia agado kaj ekzilita. En la ekzilejo, malfermis li fotolaborejon. Li estis edukita al medicina asistento dum la unua mondmilito kaj iĝis sanitar-serva oficiro de soldata grupo. Li ne iris al la fronto.

Sovetunio[redakti | redakti fonton]

Jakov Jurovskij en la soveta epoko

Li iĝis deputito en 1917 de iu soveto kaj post la oktobra revolucio membro de la bolŝevika militista departemento de Jekaterinburg, juĝeja prezidanto de la Ural-regiono kaj ties komisaro pri justico. Li estis same membro de regiona Ĉeka de la KPR (B).

Li iĝis - la 4-an de julio 1918 - komandanto de la Ipatjev-domo en Jekaterinburg, en kiu la cara familio vivis arestite. Li kolektis samtage la juvelojn de la familio, kiujn li transdonis en 1920 al la komunistaj ĉefoj de la Kremlo.

En nokto de 16/17-an de julio, lia grupo murdis la familion en la teretaĝo de la domo. Sekvatage pretigis Jurovskij mallongan sciigon pri la afero al Sverdlov. Plimulto de la murdintoj estis hungaroj, kiuj ne parolis ruse. Jurovskij komunikis kun ili versajne en la germana. La bolŝevikoj timis, ke rusoj ne pafas al la caro.

Kun retiro de la Ruĝa Armeo, la lokon okupis blankaj gvardianoj la 25-an de julio, kiuj esploris la aferon laŭ ordeno de Kolĉak. Unurusa soldato el la tri partoprenintoj sciigis ilin, kion oni publikigis. Jurovskij dumtempe iĝis komisaro de Ĉeka en Moskvo, la 1-an de aŭgusto 1918.

Li poste agadis en diversaj pozicioj de la ĉeka-polico kaj eĉ iĝis gvidanto de entreprenoj. Li lastfoje estis gvidanto de Sytata Politeknika Muzeo. Pro lia malbona malsano, li iĝis en 1933 emeritigita. Li mortis pro stomakaj problemoj en 1938 en la Kreml-hospitalo.


Jurovskij havis tri infanojn:

  • Rimma (Rebekka) Jakovlevna Jurovskaja (1898-1980): fifamiĝis pro organizado de detruo de ortodoksaj preĝejoj. Ŝi estis arestita en 1938-48 en Karagando.
  • Aleksander Jakovleviĉ Jurovskij (1904-1986): mararmea admiralo, enprizonigita en 1952/53 en Butirka, liberiĝis post morto de Stalin kaj emeritigita.
  • Eugen Jakovleviĉ Jurovskij (1909 - 1991): oficiro de la mararmeo; posedis privatan protokolon pri cirkonstancoj de la cara murdo.

La Ipatjev-domo iĝis pilgrimejo de la naciistoj, religiuloj en la 1970-aj jaroj, tiel la regiona komunista gvidanto Boris Jelcin malkonstruigis ĝin.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]