Kariba Maro
| Kariba Maro | |
|---|---|
| Mapo de Kariba Maro. | |
| Profundeco | |
| Maksimuma | 7.686 m |
| Areo | 2.754.000 km² |
| Supra tutaĵo | Atlantika Oceano |
| Najbaraj tutaĵoj | Meksika Golfo |
| Kontinento | Nordameriko Sudameriko |
| Landoj | |
| Alfluantoj | Orinoko Magdalena |
Kariba Maro komunikas kun Atlantika Oceano, sude de la Meksika Golfo. Ĝin bordas sude Venezuelo, Kolombio, kaj Panamo, okcidente Kostariko, Nikaragvo, Honduro, Gvatemalo, Belizo, kaj la Jukatano-duoninsulo apartenanta al Meksiko, norde Grandaj Antilaj insuloj Kubo, Hispanjolo, Jamajko, kaj Puerto-Riko, kaj oriente Malgrandaj Antiloj.
La Kariba Maro etendiĝas sur 2 754 000 km². La plej profunda punkto estas la Kajmana tranĉeo inter Kubo kaj Jamajko, 7500 metrojn sub mara nivelo.
La ligo inter la Kariba Maro kaj la Meksika Golfo estas la Jukatana Markolo.
Biogeografie la suda parto de Kariba Maro estas unu el la 43 maro-ekoregionoj de la Tutmondaj 200. Tiuj ĉi estas nombro de ekoregionoj elektitaj far la Monda Natur-Fonduso ( WWF ) kaj la Nacia Geografia Societo pro sia graveco pri la naturprotekto.

