Blazono de Venezuelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blazono de Venezuelo
Aktuala versio de la blazono de Venezuelo
Aktuala versio de la blazono de Venezuelo
Uzata ekde: 1836 (unua versio)
2006 (aktuala versio)
vdr
Gazeto Venezuela El Nacional, 12 marzo 2006

La blazono de Venezuelo en sia nuna formo validas ekde la jaro 2006, sed principe sen grandaj ŝanĝoj fontas el la unua oficiala versio de 1836.

La blazonŝildo estas dividata en tri partojn: Supre dekstre (laŭ vido maldekstre) videblas 24 heraldike orkoloraj (fakte flavaj) faksoj de tritiko sur ruĝa fono, simboloj de la 24 federaciaj ŝtatoj de Venezuelo. Supre maldekstre (laŭ vido dekstre) videblas flagoj kaj armiloj - ili simboligas la batalon pri ŝtata sendependeco (sabroj kaj glavoj), la batalon de la indiĝenaj loĝantoj (pafarko kaj sagoj) kaj la batalon de la agrikulturistoj kaj la afrikdevena venezuela loĝantaro (maĉeto). Sube videblas galopanta blanka virĉevalo sur blua fono - simbolo de sendependeco. Temu pri la blanka ĉevalo de Simon Bolivar.

Super la blazonŝildo situas du heraldike arĝentaj (fakte blankaj) kornoj de abundeco, el kiuj verŝiĝas fruktoj - la du kornoj estu simboloj de prospero kaj riĉeco. Flanke de la ŝildo videblas po palma kaj laŭra branĉoj kiel simboloj de paco kaj de honoro.

Sub la blazono, nodiĝinta al la branĉoj, estas rubando kun la hispanlingvaj vortoj

19 de abril de 1810 independencia
20 de febrero de 1859 federación
República Boliviariana de Venezuela

La vortoj signifas:

19-a de aprilo 1810 (ŝtata) sendependeco
20-a de februaro 1859 federacio
Bolivara Respubliko Venezuelo