Sikar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sikar
urbo
Administrado
Poŝtkodo 332001
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Geografio
Geografia situo 27° 37′ N, 75° 8′ O (mapo)27.61194444444475.139722222222Koordinatoj: 27° 37′ N, 75° 8′ O (mapo) [+]
Alto 427 m [+]
Areo 22,57 km² (2 257 ha) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Sikar (Raĝastano)
Sikar (Raĝastano)
DEC
Sikar
Sikar
Situo de Sikar
Sikar (Barato)
Sikar (Barato)
DEC
Sikar
Sikar
Situo de Sikar

Map

vdr

Sikar, laŭ (hindie सीकर) estas historia urbego kaj municipo en nordokcidenta Barato, en norda parto de subŝtato Raĝastano, en la samnoma distrikto, kie ĝi estas la sidejo.

Konstruaĵo en Sikar

Demografio[redakti | redakti fonton]

Sikar havis populacion de 325 405 en 2021 kun legopovo de 77%, kiu estas signife pli alta, ol la nacia averaĝo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Sikar situas en malalta montaro 427 metrojn super la marnivelo. Ĝunĝunu troviĝas 59, Ĉuru (Raĝastano) 77, subŝtata ĉefurbo Ĝajpuro 100 (voje 114), Alŭaro 145, Nagaŭr 148, Bikaner 185 (voje 280), tutlanda ĉefurbo Delhio 232, Mumbajo 991, Kolkato 1444 kilometrojn (aere) [1].

Malnova konstruaĵo en Sikar

Historio[redakti | redakti fonton]

Sikar en la historiaj tempoj estis ĉirkaŭita per altaj muroj kun sep pordegoj. En 1687 ankaŭ fortikaĵo estis konstruita, baldaŭ ankaŭ aliaj imponaj konstruaĵoj fare de la aktualaj regantoj.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

En Sikar la oficiala lingvo estas la hindia.

Religioj[redakti | redakti fonton]

En Sikar plejparto de la populacio estas hinduoj (56%), krome islamanoj (42%), iomete aliaj.

Eduko[redakti | redakti fonton]

Sikar estas grava edukcentro de Raĝastano kun ŝtataj altlernejoj disponigantaj artojn, sciencojn, kaj komercadon. Ankaŭ kelkaj privataj institutoj fumkcias.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Sikar situas en varma semi-arida klimato (laŭ Klimata klasifiko de Köppen BSh). Pluvoj okazas en la musonmonatoj inter junio kaj septembron. Temperaturoj restas relative altaj tutjare, tio varias averaĝe inter 17-32 °C.

Malnova konstruaĵo en Sikar

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Al Sikar kuras tri fervojaj linioj kaj 7 vojoj. La plej proksima flughaveno funkcias en Ĝajpuro.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans