Bansvara

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bansvara
setlejo

Flago

Flago
Administrado
Poŝtkodo 327001
Demografio
Geografio
Geografia situo 23° 32′ N, 74° 27′ O (mapo)23.54083333333374.4425Koordinatoj: 23° 32′ N, 74° 27′ O (mapo) [+]
Alto 302 m [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Bansvara (Raĝastano)
Bansvara (Raĝastano)
DEC
Bansvara
Bansvara
Situo de Bansvara
Bansvara (Barato)
Bansvara (Barato)
DEC
Bansvara
Bansvara
Situo de Bansvara

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bharatpur [+]
vdr

Bansvara, laŭ (hindie बांसवाड़ा) estas urbego kaj municipo en Barato, en subŝtato Raĝastano, en la samnoma distrikto, kie ĝi estas ties sidejo. La loknomo signifas bambulando, sed ĝi estas konata ankaŭ "urbo de cent insuloj".

Vojo en Bansvara

Demografio[redakti | redakti fonton]

Bansvara havis populacion de 100 128 (municipo: 101 177) en 2011 kun legopovo de 87%, kiu estas signife pli alta, ol la landa mezumo.

Monumento en Bansvara

Geografio[redakti | redakti fonton]

Bansvara, la plej suda urbego en Raĝastano situas en momtetaro aŭ en pli malalta parto de montaro 302 metrojn super la marnivelo laŭ rivero. Ratlam troviĝas 65, Dahod 81, Mandsaur 87, Nagda 100, Nimaĉ 112, Godhra 121, Udaipur 137, Gandhinagaro 187, subŝtata ĉefurbo Ĝajpuro 399, Mumbajo 536, tutlanda ĉefurbo Delhio 630, Kolkato 1429 kilometrojn (aere) [1].

Historio[redakti | redakti fonton]

En tiu regiono princlando funkciis ekde la 15-a jarcento kun sidejo de Bansvara kaj aliĝis al la jam sendependa ŝtato Barato en 1949. Intertempe en 1913 masakro okazis, la britoj mortpafis supozeble pli ol du mil da lokaj homoj.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Bansvara estas ĉefe agrikultura urbego, kie oni kultivas helpe de irigacia kanalo maizojn, tritikojn, kotonojn, sojfabojn, komence oni minas grafitojn, dolomitojn, kalkŝtonojn.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

En Bansvara la oficialaj lingvoj estas la hindia kaj en:Wagdi.

Eduko[redakti | redakti fonton]

Bansvara havas kelkajn altlernejojn.

Religioj[redakti | redakti fonton]

En Bansvara plejparto de la populacio estas hinduoj (65%), krome islamanoj (26%) kaj aliaj.

Klimato[redakti | redakti fonton]

En Bansvara jare pluvas averaĝe po 933 mm. Inter junio-septembro ofte pluvas pro la musonoj, inter novembro-majo apenaŭ pluvas. La averaĝa temperaturo varias inter 20-34 °C.

Akvobaraĵo
Templo

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Al Bansvara alvenas 5 vojoj. 2 pontoj helpas la trafikon. Ĝis tiam fervojo ne ekzistis, sed oni konstruas novan fervojan linion kun longeco 188 km. Ekzistas flughaveno nur 13 km-ojn for, tamen por maloftaj luflugoj. La plej proksima flughaveno funkcias en Udaipur.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • pluraj malnovaj preĝejoj
  • monumento pri masakro
  • akvobaraĵo 16 km-ojn for
  • natura lago
  • artefarita lago

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans