Dholpur

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dholpur
urbo
Administrado
Poŝtkodo 328001
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Geografio
Geografia situo 26° 42′ N, 77° 54′ O (mapo)26.777.9Koordinatoj: 26° 42′ N, 77° 54′ O (mapo) [+]
Alto 177 m [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Dholpur (Raĝastano)
Dholpur (Raĝastano)
DEC
Dholpur
Dholpur
Situo de Dholpur
Dholpur (Barato)
Dholpur (Barato)
DEC
Dholpur
Dholpur
Situo de Dholpur

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Dholpur [+]
vdr

Dholpur, laŭ (hindie धौलपुर) estas urbego kaj municipo en norda Barato, en orienta parto de subŝtato Raĝastano, en la samnoma distrikto, kie ĝi estas la sidejo.

Palaco en Dholpur

Demografio[redakti | redakti fonton]

Dholpur havis populacion de 246 489 en 2021 kun legopovo de 76,5%, kiu estas signife pli alta, ol la nacia averaĝo. Dholpur atingis la internacian kvalifikon urbego (pli, ol cent mil) en la malfruaj 2000-aj jaroj.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Dholpur situas sur ebenaĵo 177 metrojn super la marnivelo. Rivero Ĉambal troviĝas 5, Morena 24, Agra 54, Gvalior 60, Bharatpur 73, Ŝikohabad 82, Hindaun kaj Bhind po 87, subŝtata ĉefurbo Ĝajpuro 211, tutlanda ĉefurbo Delhio 226, Ĝodpur 488, Mumbajo 1004, Kolkato 1153 kilometrojn (aere) [1].

Milita akademio en Dholpur

Historio[redakti | redakti fonton]

Dholpur laŭdire estis fondita en 1004. En la frua mezepoko pluraj dinastioj regis tie ĝis la islama invado en 1192. La tiama princo kreis la samnoman princan ŝtaton en 1505. Post fino de la Mogola Imperio alia princo prenis la potencon en 1761, sed post lia frua morto ĝi falis al la britoj en 1779. Dholpur iĝis aparta distrikto en 1982.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La ekonomio de Dholpur estas ĉefe agrikultura, krome en la apudaĵo oni minadas grejsojn surface. Ankaŭ gas-bazita energicentralo funkcias en rando de la urbo.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

En Dholpur la oficiala lingvo estas la hindia.

Religioj[redakti | redakti fonton]

En Dholpur plejparto de la populacio estas hinduoj (93,5%), krome islamanoj (6%), aliaj malpli 1%.

Eduko[redakti | redakti fonton]

Dholpur fanfaronas pri milita akademio fondita en 1962, sed estas ankaŭ aliaj altlernejoj.

Klimato[redakti | redakti fonton]

En Dholpur oni mezuris rekordan varmon somere (50 °C) en 2017, sed en la sama jaro vintre estis —4,3 °C. Pluvo okazas dum la musonoj.

Stacidomo

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Dholpur havas trairan fervojan linion, krome 4 ĉefvojoj kuras al la urbego. La plej proksima flughaveno funkcias en Agra.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans
Stacidomo pri aŭtobusoj
Templo