Navada

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Navada
setlejo
Administrado
Poŝtkodo 805110
Demografio
Geografio
Geografia situo 24° 53′ N, 85° 32′ O (mapo)24.8885.53Koordinatoj: 24° 53′ N, 85° 32′ O (mapo) [+]
Alto 80 m [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Navada (Biharo)
Navada (Biharo)
DEC
Navada
Navada
Situo de Navada
Navada (Barato)
Navada (Barato)
DEC
Navada
Navada
Situo de Navada

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Nawada [+]
vdr

Navada, hindie नवादा estas urbego kaj municipo en nordorienta Barato, en suda parto de la subŝtato Biharo, en kantono de Gaja (Barato), en la samnoma distrikto Navada, kie ĝi estas ties sidejo. La loknomo signifas sanksrite "nova urbo".

Panoramo en Navada

Demografio[redakti | redakti fonton]

En 2013 Navada havis 131 844 da loĝantoj kun legopovo 74% (laŭ rusa Vikipedio).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Navada situas sur la nordhinda ebenaĵo laŭ averaĝa alteco de 80 m super la marnivelo laŭ rivero, kiu dividas la urbegon al malnova urboparto kaj moderna parto kun oficejoj. Pilgrimejo Pavapuri troviĝas 24, Bihar Ŝarif 36, kantona sidejo Gaja (Barato) 54, Lakhisaraj 65, Ĝehanabad 67, Begusaraj 86, subŝtata sidejo Patnao 91, Deoghar 124, Kolkato 386, ĉefurbo Delhio 925, Mumbajo 1466 kilometrojn (aere) [1].

Historio[redakti | redakti fonton]

Navada estas parto de la historia lando Magado. Antaŭ ĝia akiro fare de la Orienthinda Kompanio Navada estis regitaj de la preskaŭ sendependaj raĝoj. En 1850 multe da loĝantoj estis senditaj al novaj britaj kolonioj Gvineo, Fiĝioj kaj Reunio. En 1857 ankaŭ en Navada okazis ribelo kontraŭ la britoj. En 1973 Navada estis formita kiel aparta distrikto de Gaja.

Religioj[redakti | redakti fonton]

Preskaŭ 89% de la populacio estas hinduoj, ĉirkaŭ 11% estas islamanoj.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

En Navada la oficialaj lingvoj estas la hindia kaj urdua, sed la loka lingvo estas la en:magahi language.

Edukado[redakti | redakti fonton]

En Navada la plej altnivela edukado okazas en altlernejoj.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Navada havas trairan fervojan linion. 4 ĉefvojoj kuras al la urbego. La plej proksima flughaveno funkcias en Gaja.

Moskeo en Navada

Klimato[redakti | redakti fonton]

Navada situas en humida subtropika klimato (Cwa) laŭ klimata klasifiko de Köppen. Jare pluvas pli, ol 1000 mm. En ĉiuj monatoj pluvas iomete, sed inter junio kaj septembro tre ofte pro la musono. La temperaturo varias inter 19-32 °C.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans