Bettiah

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bettiah
setlejo
Administrado
Poŝtkodo 845438
Demografio
Geografio
Geografia situo 26° 48′ N, 84° 30′ O (mapo)26.80222222222284.498611111111Koordinatoj: 26° 48′ N, 84° 30′ O (mapo) [+]
Alto 65 m [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Bettiah (Biharo)
Bettiah (Biharo)
DEC
Bettiah
Bettiah
Situo de Bettiah
Bettiah (Barato)
Bettiah (Barato)
DEC
Bettiah
Bettiah
Situo de Bettiah

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bettiah [+]
vdr

Bettiah, hindie बेतिया estas urbego en norda Barato, en nordokcidenta parto de subŝtato Biharo, en kantono de Muzaffarpur, en distrikto de Okcidenta Ĉamparan, kie ĝi estas ties sidejo.

Aerfoto pri Bettiah

Demografio[redakti | redakti fonton]

En 2011 Bettiah havis 132 896 (kun la aglomeraĵo 156 200) da loĝantoj kun legopovo 81%, pli alta, ol la landa mezumo. Bettiah atingis la internacian kvalifikon urbego (pli granda, ol cent mil) en la 1990-aj jaroj.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Bettiah situas sur ebenaĵo laŭ averaĝa alteco de 65 m super la marnivelo iom proksime al la nepala ŝtatlimo. Motihari troviĝas 43, Bagaha 58, Kuŝinagaro 63, Sivan 66, Deoria 72, kantona sidejo Muzaffarpur kaj Gorakhpur po 114, Ĉapra 115, subŝtata ĉefurbo Patnao 146, Kolkata 611, tutlanda ĉefurbo Delhio 746, Mumbajo 1480 kilometrojn (aere) [1].

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua fidela mencio pri tiu areo okazis en 1244. La nun videbla kastelo estis konstruita en la 17-a jarcento. La brita epoko daŭris inter 1765-1947.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Bettiah estas la centro de komerco pri agrikulturaĵoj. En la urbego oni produktas ankaŭ latunon, metalaĵojn kaj ledaĵojn.

Eduko[redakti | redakti fonton]

En Bettiah altlernejoj kaj akademio funkcias.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

En Bettiah la oficialaj lingvoj estas la bojpura, hindia kaj urdua lingvoj.

Katolika preĝejo en Bettiah

Religioj[redakti | redakti fonton]

La ĉefa religio en Bettiah estas hinduismo kun 64%, poste islamo ĉirkaŭ 34%, pli poste kristanoj iomete malpli, ol 2%.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Bettiah situas en humida subtropika klimato (Cfa). La temperaturo estas jare averaĝe 25 °C kaj varias inter 19-32 °C. Jare pluvas mezume 1330 mm, en ĉiuj monatoj pluvas iomete, sed inter junio kaj septembro tre ofte pro la musono.

Aŭtobusa stacidomo en Bettiah

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Bettiah havas trairan fervojan linion kun 2 stacidomoj. 3 ĉefvojoj kaj du flankovojoj kuras al la urbego. La plej proksima internacia flughaveno funkcias en Kuŝinagaro.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans