Suvo
El Vikipedio
Suvo, en aliaj lingvoj Suva estas ĉefurbo, samtempe la plej granda urbo de Fiĝioj.
- Loĝantaro: 75 000
Enhavo |
Situo [redakti]
La ĉefurbo troviĝas sur deklivoj, laŭ bordo de la plej granda insulo Viti Levu de Fiĝioj.
Historio [redakti]
Dum la historio la loko estis vilaĝo de fiŝistoj. La angloj fondis tie la urbon en 1882. La urbo formiĝis laŭ gusto de angloj. La marbordo estas konvena por internacia haveno. La flughaveno troviĝas ĉe alia flanko de la insulo.
La urbo [redakti]
Longa, sed mallarĝa golfo Nubukalou distranĉas la urbon. Inter ambaŭ partoj pontoj troviĝas.
Akso de la urbo estas avenuo Victoria Parade, kie viciĝas hoteloj, bankoj, ĉefpoŝto, urbodomo. Apude troviĝas parko Albert, kie viciĝas diversaj sportejoj.
