Roseo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Roseo

Elaera vido de Roseo
Elaera vido de Roseo

Administrado
Lando Dominiko
Urbestro Cecil Joseph
Demografio
Loĝantaro 14.847
Geografio
Koordinatoj
15°18′5″N 61°23′18″U  /  15.30139°N, 61.38833°U / 15.30139; -61.38833 (Roseo)Koordinatoj: 15°18′5″N 61°23′18″U  /  15.30139°N, 61.38833°U / 15.30139; -61.38833 (Roseo)
Alto 0 m
v  d  r
Information icon.svg

Roseo (angle Roseau, kreole Wozeau) estas la ĉefurbo de Dominiko, ankaŭ ĝia plej granda urbo. Ĝi situas sude ĉe la okcidenta bordo de la insulo kaj administre apartenas al la paroĥejo de Sankta Georgo (Saint George).

Eksa nomo de Roseo estas Charlotte Town. Pro la alterna regado de Francio kaj Britio elementoj de ambaŭ landoj influis la arĥitekturon.

La haveno de Roseo eksportas fruktojn kaj legomojn, interalie bananojn kaj kakaon. Krome ĝi provizas ĉiutagan praman konekton al Gvadelupo (norde) kaj Martiniko (sude) kaj spacon por albordiĝo de turismaj ŝipoj, kiuj alvenas plurfoje semajne.