Nasaŭo (Bahamoj)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri la ĉefurbo de la ŝtato Bahamoj. Vidu ankaŭ la apartigan liston Nassau.
Nasaŭo
angle Nassau
Urbo
Haveno de Nasaŭo
Lando Bahamoj Bahamoj
Supermara alteco 10 m s. m.
Koordinatoj 25° 04′ 00″ N 77° 20′ 00″ U / 25.06667 °N, 77.33333 °U / 25.06667; -77.33333 (mapo)
Areo 207 km² (20 700 ha)
Loĝantaro 210 832
Denseco 1 018,51 loĝ./km²
Situo de Nasaŭo enkadre de Bahamoj
Situo de Nasaŭo enkadre de Bahamoj
Situo de Nasaŭo enkadre de Bahamoj
Vikimedia Komunejo: Nassau, Bahamas
Retpaĝo: www.nassauparadiseisland.com
Map

Nasaŭo (angle Nassau /ˈnæsɔː/) estas la plej granda kaj ĉefurbo de la Bahamoj, insula ŝtato en norda Atlantiko. Ĝi situas sur la insulo New Providence, havas 210 832 loĝantojn kaj estas la banka kaj komerca centro de la lando.

Historio[redakti | redakti fonton]

Nasaŭo estis fondita en 1656 de britaj kolonianoj kaj unue nomiĝis Charlestown, laŭ reĝo Karolo la 2-a. Samtempe piratoj uzis la kolonion kaj la apudajn insulojn kiel kaŝejoj. Pro tio hispana-franca ŝiparo detruis la urbon en 1684. Post rekonstruado en 1687 ĝi ricevis la nomon Nasaŭo en 1689, honore al la nederlanda-brita reĝo Vilhelmo la 3-a el la nobela familio Oranĝo-Nasaŭo. La pirata problemo tamen baldaŭ denove graviĝis, tiel ke la hispana armeo detruis la kolonion duan fojon en 1695.

En 1697 denove rekonstruita de la piratoj la urbo estis trian kaj lastan fojon detruita en 1703 de hispana-franca ŝiparo, ankoraŭ sen daŭra sukceso. La piratoj plian fojon rekonstruis la kolonion kaj de tie kontrolis la Bahamojn de 1706.

Restaĵoj de fortikaĵo de Nasaŭo

Dum la usona sendependa milito la loko estis grava brita milita bivako, kiun Usono okupis en 1776, sed post la paco la insuloj denove apartenis al Britio. Poste dum milito de Usona Nordo kontraŭ Sudo la haveno denove graviĝis, kiel bivako de armilo-kontrabandistoj. Inter 1919-1934 denove alkoholo-kontrabandistoj regis la regionon. Poste ĝi estis paradizo de turistoj (pro la plaĝo) kaj bankistoj (pro la malaltaj impostoj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Atlantis Paradise Island Casino & Resort, unu el la plej grandaj hoteloj de la mondo.

Al la vidindaĵoj de Nasaŭo kun ĝia kolonia ĉarmo apartenas la parlamenta, juĝeja kaj registara konstruaĵo de 1801 kaj la Muzeo de Piratoj. Aliaj vidindaĵoj:

Ĝemelaj urboj[redakti | redakti fonton]

Nasaŭo havas tri ĝemelajn urbojn:

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]