Winston-Salem
Winston-Salem estas grandurbo en Usono, en subŝtato Norda Karolino, en Kantono Forsyth. La urbego estas ankaŭ universitata urbo kaj administra cento de la kantono.
Enhavo |
Bazaj informoj[redakti]
- Koordinatoj: 36°06′N 80°16′U / 36.1°N, 80.267°UKoordinatoj: 36°06′N 80°16′U / 36.1°N, 80.267°U
- Areo: 343 km²
- Loĝantaro: 232.385 (en 2011)
- Supermara alteco: 300 m
- Horzono: UTC-5h (en somero UTC-4h )
- Poŝtkodoj:
- Telefonkodoj: 336
Geografio[redakti]
Winston-Salem situas sur montetaro en la orienta landparto de Usono, en la norda parto de Norda Karolino.
Historio[redakti]
Salem[redakti]
Episkopo fondis ĉe la nuna Salem (tiama Bethabara) setlejon en 1753 por moravianoj. En 1766 jam urbeto formiĝis. Ĝis la Usona Enlanda Milito la loĝantoj estis nur religiuloj-fratoj.
Winston[redakti]
En 1849 Winston estis fondita, nomita post loka heroo Joseph Winston.
Winston-Salem[redakti]
En 1886 Winston kaj Salem unuiĝis. Ĝi prosperis kiel industria urbo, produktante tabakvarojn, meblarojn kaj teksaĵojn. Pli frue en 1874 J. Reynolds fondis tabakentreprenon, kiu disfamiĝis.
Trafiko[redakti]
Winston-Salem uzas internacian flughavenon ĉe Greensboro (Norda Karolino). En la urbego aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn. El la urbego kuras 4 aŭtoŝoseoj al Raleigh, Virginio, Charlotte, Asheville, trajnoj kuras al Virginio.
Klimato[redakti]
En Winston-Salem la temperaturo averaĝe varias inter 8-21 °C. La varmo kulminas inter junio-aŭgusto kun rekordo 40 °C, la malvarmo kulminas en januaro kun rekordo -23 °C. Jare pluvas po 1102 mm. En ĉiuj monatoj pluvas (aŭ neĝas). La pluvo kulminas en julio, malkulminas en novembro.
Vidindaĵoj[redakti]
- muzeoj, ekzemple pri historio de Olda Salem, pri dekoraciaj artoj, pri amerika arto, pri nuntempa arto, pri antropologio, pri infanaj libroj
- diversaj ĝardeno-parkoj
- planetario
Famuloj[redakti]
En Winston-Salem naskiĝis Jill Wagner.
Ĝemelurboj[redakti]
Fontoj[redakti]
- Képes Világatlasz ISBN 963 8475 38 2
- Anglalingva kaj hungarlingva Vikipedioj