Freeport

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Freeport
distrikto de Bahamoj • urbo

Flago

Flago
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 45 945  (2012) [+]
Loĝdenso 82 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 26° 31′ N, 78° 40′ U (mapo)26.52-78.66Koordinatoj: 26° 31′ N, 78° 40′ U (mapo) [+]
Alto 9 m [+]
Areo 558 km² (55 800 ha) [+]
Horzono orienta horzono de Nordameriko (UTC-5) [+]
Freeport (Bahamoj)
Freeport (Bahamoj)
DEC
Freeport
Freeport
Situo de Freeport

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Freeport, Bahamas [+]
vdr

Freeport - prononco laŭ IFA-transskribo [ˈfɹiːˌpɔːt] - estas urbo, distrikto kaj liberkomerca zono sur la insulo Granda Bahamo en la nordokcidenta parto de Bahamoj. Laŭ la stato de 2012, en la urbo vivis 45945 loĝantoj sur areo de 558 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 82 loĝantoj/km².

En 1955, al Wallace Groves, virginia financisto kun lignointeresoj en Granda Bahamo, estis koncedita 20 000 hektaroj de pinejo kun grandaj areoj de marĉo kaj arbustaro fare de la bahama registaro kun la mandato ekonomie evoluigi la areon. Freeport kreskis por iĝi la dua plej popolriĉa grandurbo en la Bahamoj.

La ĉefa flughaveno servanta la grandurbon estas la Internacia Flughaveno de Granda Bahamo, kiu ricevas enlandajn flugojn de diversaj insuloj de la Bahamoj same kiel plurajn internaciajn flugojn de Usono kaj Kanado. Freeport ankaŭ estas servata per hejmaj bahamaj pramŝipoj el kaj al aliaj insuloj.

La Havena Aŭtoritato de Granda Bahamo (angle Grand Bahama Port Authority, GBPA) funkciigas la liberkomercan zonon, sub interkonsento subskribita en aŭgusto 1955 per kio la bahama registaro konsentis ke entreprenoj en la liberkomerca areo pagus neniujn impostojn antaŭ 1980, poste etendite al 2054. La areo de la terkoncesioj en kiuj validas la interkonsento poste estis pliigita al 55 800 hektaroj.

Partneraj urboj[redakti | redakti fonton]

Galerio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]